Lucy D. Crespo da Silva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucy d'Escoffier Crespo da Silva
Persona informo
NomoLucy d'Escoffier Crespo da Silva
Dato de naskiĝo2-a de septembro 1978
Dato de morto19-a de novembro 2000
MortolokoKembriĝo (Masaĉuseco)
Aĝo je morto22
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomino
Geografio
ŜtatoUsono
Portalo pri Homoj
vdr

Lucy d'Escoffier Crespo da Silva (naskiĝis la 2-an de septembro 1978, mortis la 19-an de novembro 2000 en Kembriĝo (Masaĉuseco)) estis usona astronomino de brazila deveno.

Ŝi studis la lumajn kurbojn de asteroidoj kaj kontribuis al la malkovro de la samdirekteco de la angulaj movokvantoj de la anoj de la Koronisa familio.[1][2]

Ŝi mortis pro falo tra fenestro, verŝajne suicidinte. En ŝia memoro, Richard P. Binzel proponis nomi laǔ ŝi la asteroidon 96747 Crespodasilva, kiun ŝi malkovris la 16-an de aŭgusto 1999.[3][4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lucy d'Escoffier Crespo da Silva en la itala Vikipedio.