Lucy in the Sky with Diamonds

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Lucy in the Sky with Diamonds" (Lucy en ĉielo kun diamantoj) estas kanto de John Lennon kaj Paul McCartney,[1] kiu daŭras 3:28 minutojn. Ĝi estis registrita la 1-an kaj la 2-an de marto 1967 kun voĉo de John Lennon por la albumo Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band de the Beatles (1967).

Laŭ vortoj de Lennon, por komponado de tiu kanto inspiris lin lia filo Julian, kiu venis el lernejo kun pentraĵo, prezentanta lian samklasaninon Lucy en ĉielo kun diamantoj (nome tiel oni tradukas titolon de la kanto). La komponaĵo trafis centron de skandalo, kiam iu atentis, ke titolon de la kanto oni povas prezenti kiel siglon LSD.[2] Lennon ripetis neis tiun teorion,[3] kaj atribuis la fantastan bildaron de la kanto al sia legado de la verkoj de Lewis Carroll nome Alice in Wonderland.[2]

The Beatles registris "Lucy in the Sky with Diamonds" en Marto 1967. Aldone al la etereca kvalito de la kanto, la muzika aranĝo inkludas orgenon Lowrey parte traktita per studiaj efikoj, kaj bordunon havigitan de barata "tanpuro". La kanto estis agnoskita kiel ŝlosila verko en la psikedela ĝenro. Inter multaj versioj, registraĵo en 1974 de Elton John – kun invita apero de Lennon – estis numero 1a sukceso en Usono kaj Kanado.

Skeleto de Australopithecus afarensis malkovrita en 1974 de teamo formita de Donald Johanson, Yves Coppens, Maurice Taieb kaj Tom Gray, nomiĝis "Lucy" ĉar la kanto de the Beatles estis laŭte ludita ripete en la elfosa kampadejo. La frazo "Lucy in the sky" iĝis "Lucy in disguise" (Lucy maskita) por la antropologoj, ĉar ili dekomence ne komprenis la gravecon de sia malkovro.[4] La misio de NASA "Lucy" siavice nomiĝis laŭ la fosilio, ĉar ĝi alvenis al sia unua celo, nome asteroido 52246 Donaldjohanson, en Aprilo 2025.[5]

La originala vortumado de Lennon vendiĝis en aŭkcio en 2011 kontraŭ 230 000 usonaj dolaroj.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Compton 2017, p. 180.
  2. 2,0 2,1 Sheff 2000, p. 182.
  3. Lennon, John (8a de Septembro 1971). "The Dick Cavett Show" (Intervjuo). Intervjuita de Dick Cavett. New York: ABC.
  4. Johanson & Edey 1981, p. 22.
  5. . Lucy: The First Mission to the Trojan Asteroids (21a de Aprilo 2017). Arkivita el la originalo je 16a de Oktobro 2021. Alirita 2021-10-16.
  6. . Lennon's "Lucy in the Sky" lyrics sell for $230K. CBS News. Arkivita el la originalo je 25a de Aŭgusto 2013. Alirita 29a de Marto 2013.

Literaturo[redakti | redakti fonton]