Ludilo
Ludilo estas objekto kun kiu oni ludas. Kaj infanoj kaj plenkreskuloj povas amuziĝi per ludiloj.
Historio
Ludiloj ekzistas jam de miloj da jaroj. Dum arkeologiaj elfosadoj troviĝas ofte pupoj, figuroj en formo de bestoj aŭ soldatoj, malgrandaj iloj ktp.. La Inkaoj ekzemple havis rulan ludilon, kvankam la kulturo ne uzis la radon transportcele.
En 20-a jarcento komencis amasa produktado de ludiloj.
Celo
En kontrasto al laborilo, kiu servas por la fabrikado de aliaj aĵoj aŭ por plenumi konkretajn taskojn, la celo de ludilo troviĝas precipe en si mem. Ludilo utilas por amuzado, lernado. Ĝi preparas infanon al sia onta seksa kaj socia roloj, imitas la ĉirkaŭon de la infano kaj do plifaciligas ĝian komprenon. Ofte oni kun ludiloj ankaŭ dormas kaj tiam eĉ povas ludiloj funkcii kiel dormigiloj.
La uzo de ludiloj ankaŭ videblas ĉe kelkaj bestoj, kiel homsimioj aŭ korvoj.
Specoj de ludiloj
Bazaj ludiloj
El vidpunkto de evoluo de infano estas la plej bonaj ludiloj formebla, sufiĉas nura materialo: sablo, modlopasto, pasto... Sekvas simplaj kuboj, poste konstrukestoj kaj diversaj specoj de "asteloj" kiu tenas formon. La plej fama kaj tre ŝatata konstrua ludo estas Lego kiu variablas kaj flekseblas laŭ grandecoj (por kelkaj aĝkategorioj). Precipe ĉe bazaj ludoj faktas ke se oni antaŭkonkukos al infano bazajn ludprincipojn do infano mem povas amuziĝi por longa tempo kaj utiligos akiritajn kapablojn en similaj agadoj.
Modernaj ludiloj
Modernaj elektronikaj ludiloj, bestoj kaj figuroj iĝas ŝatataj precipe pro ondoj de reklamoj. Se ili ne havas pli vastajn eblojn ludi (revestigado de pupoj, ...) do infanojn rapide enuigas kaj infano postulas pli modan ludilon. Ofte estas multekostaj kaj por infano havas precipe soci-psikologian efekton.
Postuloj pri ludiloj
- vidpunkto belarta - estetika impresado (koloreco, formo, agrableco de materialoj)
- vidpunkto higiena - zorgas pri kemia efiko de farboj dum kontakto kun dermo kaj buŝa mukuzo, arkeco, posedaĵoj de uzitaj materialoj, ebloj purigi
- vidpunkto pedagogia - celeco de eduka vidpunkto
- vidpunkto ekonomia - ĉu produktado estas konkuradebla
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.etymonline.com/index.php?term=toy
- http://www.gutenberg.org/files/14400/14400-h/14400-h.htm#page_282
- http://www.spintastics.com/HistoryOfYoYo.asp