Ludmila Jevsejeva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ludmila Jevsejeva
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1913 (1913-08-14)
en Rigo, Gubernio Livonio, Flag of Russia.svg Rusia Imperio
Morto 28-an de januaro 1980 (1980-01-28) (66-jara)
en Rigo, Latva Soveta Socialisma Respubliko, Flag of the Soviet Union.svg Sovetunio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio
Profesio
Profesio poeto • esperantistoverkisto
Information icon.svg
vdr

Ludmila Ivanovna JEVSEEVA (ruse Людмила Ивановна Евсеева; aliaj esperantigoj de la nomo: Ljudmila, Evseeva), naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1913 en urbo Riga, forpasis la 28-an de januaro 1980 en Riga, rusino, loĝis en urbo Riga, strato Reformatu, d. 15, loĝ. 5, laboris en librotenista fako de Ĉefpoŝtoficejo. Talenta Esperanto-poetino, instruistino, aktiva aganto de Esperanto-movado en Latvio.

La fundamenton de sia klereco ŝi akiris en Lomonosova gimnazio en Riga. Ŝi ellernis Esperanton dum sia junaĝo, kiam kristaliĝis ŝiaj interesoj kaj streboj. Ŝia unua Esperanto-instruisto estis G. Tupicin - tre aktiva esperantisto kaj aŭtoro de pluraj E-lernolibroj. Poste L. Jevsejeva sian tutan vivon dediĉis al Esperanto. Antaŭ la Dua mondmilito ŝi estis la redaktorino de E-revuo "Ondo de Daŭgava", la sekretario de Latva Esperanto Societo, laboris en diversaj E-komisionoj, ofte prelegis, aktoris en E-teatraĵoj, iam mem verkinte tekstojn por ili, gvidis E-karavanojn al najbaraj landoj. Tamen la ĉefa okupo por ŝi estis versfarado.

Ŝi verkis originale multajn versojn, kiuj traktas tre vivoproksime interesajn temojn. La versoj legiĝas tre facile kaj flue. La lingvo estas ĉiam senriproĉa, temas pri la beleco de la mondo, traktas pri homo mem. Tre simpatiaj kaj ŝatataj estas ŝiaj porinfanaj versaĵoj.

Bedaŭrinde dum ŝia vivo ili ne aperis libroforme. Tamen ili estis presitaj en multnombraj E-revuoj: "Ondo de Daŭgava", "Litova Stelo", "Norda Prismo", "Heroldo de Esperanto" ktp. Ŝi aperigis verkojn siatempe en "Literatura mondo" kaj "La suda stelo" kaj ankaŭ kontribuis al la rara poemvolumo "Naŭ poetoj" (1938). Dum la lastaj jaroj, porinfanaj versaĵoj ŝiaj aperis en "Heroldo de Esperanto".

La poetino havis tre amikajn interrilatojn kun estona E-poetino Hilda Dresen kaj Stefania Palica el Szczecin (Pollando), interkorespondis kun eminentuloj de E-literaturo: Marjorie Boulton, William Auld, Kalman Kalocsay, Ferenc Szilagyi, Milda Jakubcova k.a.

Aresto kaj ekzilo[redakti | redakti fonton]

Ludmila Jevsejeva de 1932 ĝis 1940 jaro aktive partoprenis en esperantista movado en Latvio, dum kelkaj jaroj estis sekretario de Riga fako de esperantistoj, kaj de 1935 ĝis 1937 - redaktoro de revuo de esperantistoj en Latvio Volna Dviny (Ondo de Daŭgava). En 1939 ŝi estis ĉefperantino de TJO por Latvio.[1]

De 1937 jaro ĝis 1939 jaro ŝi estis membro de Internacia Ligo de esperantistoj, veturadis al konferencoj de baltaj esperantistoj en Tallinn, Riga kaj Kaunas. Dum kelkaj jaroj ŝi persone korespondadis kun kelkaj esperantistoj, loĝantaj en diversaj landoj de Okcidenta Europo. En 1941 je ŝia adreso el Bulgario venis cirkulero, en kiu oni proponis (al ŝi) "doni informojn de spiona karaktero pri altlernejoj de Sovetunio". En 1938 ŝi estis membro de "Rusa kultur-kleriga societo" en Riga, unuiĝinta blankelmigrintan parton de rusa loĝantaro.

Pro ĉio ĉi Jevsejeva L. I. per Popola Komisariato de Internaj Aferoj (N.K.V.D.) estis arestita la 14-an de junio 1941 kaj la 20-an de junio 1941 estis akuzita laŭ art. 58, parto IV de UK (Krimkodo) de RSFSR (en redakcio de 1926) kaj la 16-an de majo 1942, laŭ decide (ordono) de OSO (Особое совещание [oSOboje soveŜĈAnije] = Speciala Konsilantaro) ĉe NKVD SSSR, kiel "socie danĝera elemento", estis sendita en punlaborejon dum 3 jaroj, kiuj fakte daŭris dum longaj 16 jaroj de ekzilo. Post la reveno al patrujo L. Jevsejeva eniris la pintan periodon de sia krea aktivado.

Laŭ decido de juĝistar-kolegio pri krimaferoj ĉe Supera Juĝistaro de Latva SSR de la 22-a de junio 1957 la ordono de OSO ĉe NKVD SSSR de la 16-a de majo 1942 rilate de Jevsejeva L. I. estis nuligita kaj krimproceso - ĉesigita, “pro manko de krimpuneblaj agoj en agado de Jevsejeva L.I.”

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Donacetoj por infanoj (Riga, 1994)
  • Orkideo; Autuna melodio; Strigo sur mia libroŝranko; La betonita voj' (En: Naŭ poetoj)
  • Versoj (1987)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raporto de "Tutmonda Junular-Organizo" de la 18a de Aŭg. 1938a–30a de Junio 1939a, en: La Juna Vivo, julio 1939, paĝo 9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.