Ludmila Popoviĉ
Aspekto
| Ludmila Popoviĉ | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | en 1927 |
| Morto | meze de oktobro 1993 |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Serbio |
| Familio | |
| Edz(in)o | Boĵidar Popoviĉ |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Ludmila POPOVIĈ (serbe Људмила Поповић, Ljudmila Popović, naskiĝis en 1927 - mortis meze de oktobro 1993 en Beogrado) estis serba esperantistino.
Ŝi lernis la lingvon en 1953, sekretariis kaj instruis en Beograda Esperanto-Societo. Ŝi aperigis plurajn tradukojn kaj kun sia edzo Boĵidar Popoviĉ (Божидар Поповић) verkis popularan Esperanto-lernolibron por nemovada eldonejo.

