La vivo (ludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ludo de la vivo)
La vivo (ludo)
vdr
Glisilopafilo kun periodo 30.

La ludo de vivo estas dudimensia ĉela aŭtomato, kiun en 1970 publikigis matematikisto John Horton Conway. Malgraŭ siaj facilaj reguloj la ludo de vivo estas Turing-kompleta, kio signifas, ke ĝi povas simuli iun ajn Turing-maŝinon.

La reguloj[redakti | redakti fonton]

En la ludo de la vivo la mondo estas senfina dudimensia ĉelaro kiu evoluas laŭ diskretaj temperoj/paŝoj. Ĉiu ĉelo estas aŭ viva aŭ malviva dum unu tempero kaj havas ok najbarajn ĉelojn.

La ĉelaro ŝanĝiĝas en ĉiu tempero laŭ la jenaj reguloj:

  1. Ĉiu viva ĉelo, kiu havas malpli ol du vivajn najbarojn ĉelojn, mortas pro soleco. Tiaj ĉeloj estos malvivaj dum la sekvonta tempero.
  2. Ĉiu viva ĉelo, kiu havas du aŭ tri vivajn najbarajn ĉelojn, plu vivos dum la sekvonta tempero.
  3. Ĉiu viva ĉelo, kiu havas pli ol tri vivajn najbarajn ĉelojn, mortos pro malsoleco.
  4. Ĉiu malviva ĉelo, kiu havas precize tri vivajn najbarajn ĉelojn, ekvivas pro reproduktado, t.e. estos viva dum sekva tempero.

La ludanto elektas la komencan staton de la ludo, t.e. la aron da ĉeloj, kiuj vivas komence. Poste la ludanto observas la popaŝan evoluon de la mondo. La evoluoreguloj kaj la komenca stato de la ludo plene determinas ties tutan evoluon sen plua interveno de la ludanto.