Ludopero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sub ludopero oni komprenis en la 19-a jarcento serenan operon sukcede al la kantoteatraĵo. Malsame al la itala komika opero ludopero kaj kantoteatraĵo ne enhavas recitativojn, sed parolatajn dialogojn. Ludopero kutime estis opero kun komedia aŭ sentimentala agado kaj serena, plaĉa muziko, limiĝe al la serioza opero.

La ludopero devenas de la franca komika opero (opéra comique) de la malfrua 18-a jarcento, specife etburĝa varianto de la opero. Fluaj estas la limoj al malpli muzikenhava „farso kun kantado“, al muzikdrama vodevilo kaj al pli moderna opereto.

Analoge al tio ekzistas la rolfakoj resp. voĉfakoj de „ludotenoro“ aŭ „ludobaso“ por kantistoj kun pli malfortaj voĉoj kaj aktoraj, plej parte komediaj kapabloj. Ludoperojn ofte prezentis turneoteatroj, en kies repertuaro ne ekzistis klara limigo inter dramo kaj opero.

Kiel modelaj ekzemploj oni fote nomas verkojn de Albert Lortzing, ekz. Zar und Zimmermann, Der Wildschütz, Der Waffenschmied, aŭ de Otto Nicolai Die lustigen Weiber von Windsor. Ankaŭ Der Freischütz Carl Maria von Weber estas ludopero. Trakomponitaj operoj kiel Das Nachtlager in Granada de Conradin Kreutzer kaj Martha de Friedrich von Flotow ne apartenas al ĉi tiu ĝenro.