Ludovic-Alexandre le Cornec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ludovic-Alexandre LE CORNEC)

Ludovic-Alexandre LE CORNEC [lökornek] (pseŭdonimo: Else, naskiĝis la 15-an de decembro 1873 en Saint-Brieuc) estis franca esperantisto kaj privata oficisto. Li estis vicprezidanto de la Pariza grupo kaj gvidis kursojn dum 15 jaroj. Li estis agema membro de la Verda Kato. Li tradukis Eklumo en la Abismo de Henri Barbusse (1923).