Ludoviko la 2-a (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 2-a
Ludoviko la 2-a
Ludoviko la Balbutulo
Reĝo de Okcidenta Frankio
Regado 877–879
Antaŭulo Karlo la 2-a
Sekvanto Ludoviko la 3-a kaj Karlomano la 2-a kune
Persona informo
Louis II le Bègue
Naskiĝo 846
en nekonata valoro
Morto 10-an de aprilo 879 (0879-04-10)
en Compiègne
Tombo Compiègne vd
Lingvoj franca vd
Familio
Dinastio Karolidoj vd
Patro Karlo la Kalva vd
Patrino Ermentruda de Orleano vd
Gefratoj Lothar the Lame • Charles the Child • Carloman • Drogo • Pippin • Charles • Rothilde • Judita de Flandrio • Ermentrude • Hildegard • Gisela • Rotrude vd
Edz(in)o Ansgarda de Burgonjo • Adelajdo de Parizo vd
Infanoj Ludoviko la 3-aKarlomano la 2-aKarlo la 3-a • Ermentrude of France • Gisela der Franken vd
Profesio
Okupo monarko vd
Reĝo de Akvitanio
Dum 867–
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ludoviko la 2-a

Ludoviko la 2-a (naskiĝis en 846 - mortis en 879), kromnomita Ludoviko la Balbutulo (france Louis II le Bègue) estis la filo de Karlo la 2-a la Senhara kaj de Ermentruda de Orleano. Li unue fariĝis reĝo de Akvitanio en 867, kaj sekve iĝis reĝo de Frankio en 877 (sed sen Provenco, kiun lia patro antaŭe cedis al Bosono de Provenco). Li edziĝis kun Ansgarda de Burgonjo, kiu naskis la du fratojn Ludovikon la 3-a kaj Karlomanon la 2-a. Ludoviko la 2-a sekve edziĝis kun la reĝino Adelajda de Friulo: el tiu edziĝo naskiĝis la estonta Karlo la 3-a post la morto de Ludoviko.

Kiel montras lia kromnomo, Ludoviko la 2-a emis balbuti. Tio laŭdire malhelpis lin paroladi antaŭ publiko, kaj malutilis lian aŭtoritaton. Kvankam konsekrita duafoje de la papo Johano la 8-a dum la koncilio de Troyes en septembro 878, Ludoviko restis senpotenca reĝo, kiu dependis de la aristokratoj. Li tamen estis sufiĉe saĝa por traktadi kun sia kuzo Ludoviko de Saksio akordon, kiu konfirmis la dividon de Loreno fare de ilia patro en 870.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]