Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé
Granda Condé
Ludoviko sur laŭtempa portreto
Ludoviko sur laŭtempa portreto
Naskiĝo: 8-an de septembro 1621
en Naval Ensign of the Kingdom of France.svg Parizo, Franca reĝlando
Morto: 11-an de novembro 1686
en Naval Ensign of the Kingdom of France.svg Chantilly, Franca reĝlando
Soldata kariero
Tempo de deĵoro: 16401675
Deĵoris en: Naval Ensign of the Kingdom of France.svg Franca reĝlando
Flag of Cross of Burgundy.svg Hispanio
Komandis al: franca armeo en Flandroj
hispana armeo
Militoj: tridekjara milito
franca-hispana milito
v  d  r
Information icon.svg

Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé, princo de Condé (franclingve Louis II de Bourbon-Condé) (naskiĝis la 8-an de septembro 1621 en Parizo – mortis la 11-an de novembro 1686) estis franca generalo dum la Tridekjara milito. Li estis ankaŭ konita kiel la Granda Condé (Grand Condé).

Je la 19-a de majo 1643, li venkis ĉe Rocroi la hispanan infanterion pensitan nevenkebla.

Komence de la Frondo, rebelo organizita de kelkaj nobeloj kontraŭ la kardinalo Jules Mazarin kaj la juna Ludoviko la 14-a, la konduto de la princo ŝajnis dusenca. Lia subteno de Anno de Aŭstrio unue ebligis la subskribon de la paco de Rueil. En 1649, pro sia malamikeco kun Mazarin, li fine partoprenis la Frondon, kaj estis arestita je la 18-a de januaro 1650, kune kun sia frato Armand de Bourbon (la princo de Conti) kaj la duko de Longueville.

La nedaŭra fuĝo de Mazarin, en 1651, ebligis la liberigon de Condé. Li sekve reorganizis la rebelon, kvankam Ludoviko la 14-a estis jam plenaĝa, kaj traktis kun Filipo la 4-a de Hispanio kaj Oliver Cromwell. Sed Ludoviko la 14-a obtenis la subtenon de la grava militestro Henri de Turenne, kiu estris la reĝajn militistojn kaj venkis Condé dum la batalo de Bléneau (7-a de aprilo 1652).

Danke al la traktato de la Pireneoj, Condé obtenis oficialan reĝan pardonon, iom antaŭ la edziĝo de la reĝo kun Maria Teresa de Hispanio. Pliposte, li refariĝis franca militestro. Li konkeris interalie Franĉ-Konteon, kaj partoprenis la Francan-Nederlandan militon. Condé mortis en sia kastelo de Chantilly, ĉirkaŭita de muzikistoj kaj de poetoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]