Ludoviko la 3-a (Bavario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ludoviko la 3-a
Reĝo de Bavario
LodewijkIIIBeieren.jpg
Regado de la 5-a de junio 1913
ĝis la 13-a de novembro 1918
Antaŭulo Otto
Sekvanto Fino de la monarkio
Persona informo
Devena nomo Ludwig Luitpold Josef Maria Aloys Alfried
Naskiĝo 7-a de januaro 1847
en Munkeno
Morto 18-a de oktobro 1921
en Sárvár, Hungario
Tombo Katedralo de Munkeno
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj
Patro Luitpold, princo-regento de Bavario [#]
Patrino Arkidukino Augusta of Austria
Gefratoj Princess Theresa of Bavaria • Prince Leopold of Bavaria • Prince Arnulf of Bavaria [#]
Edzino Maria Theresia Henriette Dorothee de Aŭstrio-Este
Idoj Kronprinco Rupprecht;
Adelgunde, Princino de Hohenzollern;
Princess Maria, Dukino de Kalabrio;
Princo Karl;
Princo Franz;
Mathilde, Princino Ludoviko de Saksio-Koburgo kaj Gotao;
Princo Ludwig-Leonhart;
Princino Hildegarde;
Princino Notburga;
Wiltrud, Dukino de Urach;
Princino Helmtrud;
Princino Dietlinde;
Gundelinde, Grafino de Preysing-Lichtenegg-Moos
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Ludoviko la 3-a aŭ Ludwig Luitpold Josef Maria Aloys Alfried (naskiĝis la 7-an de januaro 1845 kaj mortis la 18-an de oktobro 1921) estis princo, regento kaj la lasta reĝo de Bavario de 1913 ĝis 1918.

Regento de Bavario[redakti | redakti fonton]

La 12-an de decembro 1912 mortis Luitpold, la patro de Ludoviko.

Luitpold estis por la detronigo de sia nevo, Ludoviko la 2-a. Li estis Princo Regento ekde 1886 ĝis sia morto, je la nomo de sia alia nevo Otto, kiu nekapablis mense regi. Ludoviko la 3-a sekvis sian patron kiel Princo Regento.

Tuj poste, kelkaj grupoj de la socio postulis ke Ludoviko estu proklamita Reĝo de Bavario kaj ne Princo Regento.

La 4-an de novembro 1913, la parlamento amendis la konstitucion de Bavario por inkludi klaŭzon kiu specifas ke, se la regenteco pro nekapableco daŭras 10 jarojn aŭ pli, sen la atendo ke la reĝo povu regi denove, la regento povas proklami la finon de la regenteco kaj la transdonon de krono, kiu estis ratifikita de la parlamento.

La amendo estis bone akceptita de la majoritato de la Malalta ĉambro, kie estis 122 por kaj 27 kontraŭ.

La sekvantan tagon, la 5-an de novembro 1913, Ludoviko anoncis la parlamenton kaj la fino de sia regenteco, detronigante sian kuzon Otto.

La parlamento rekonis lin kiel la reĝo Ludoviko la 3-a de Bavario.

Reĝo de Bavario[redakti | redakti fonton]

La mallonga regado de Ludoviko la 3-a estis konservativa kaj influita de la katolika encikliko Rerum Novarum.

La ĉefministro Georg von Hertling, enoficigita de Luitpold en 1912, gardis sian oficon.

Akuzita de demonstri iom da lojalecon al Prusio, Ludoviko la 3-a iĝis progresive nepopulara dum la Unua mondmilito. Ludoviko la 3-a kaj sia familio foriris el Munkeno la 7-an de novembro 1918, post kiam la Novembra Revolucio atingis Bavarion.

La 13-an de novembro en la sama jaro, la reĝo koncedis dokumenton kiu liberigis siajn oficistojn kaj militistajn oficialulojn de iliaj ĵuroj al la reĝo. La nova respublika registaro ĵuse formita de Kurt Eisner interpretis tion kiel abdiko.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Luis III de Baviera en la hispana Vikipedio.