Ludoviko la 3-a (Napolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 3-a
Ludoviko la 3-a de Napolo
Reĝo de Napolo
Persona informo
Naskiĝo 25-a de septembro 1403
en Angers
Morto 12-a de novembro 1434
en Kosenco,  Italio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malario vd
Lingvoj meza franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio House of Valois-Anjou vd
Patro Ludoviko la 2-a de Napolo vd
Patrino Jolanda de Aragono vd
Gefratoj Renato de Anĵuo • Charles IV, Count of Maine • Marie of Anjou • Yolande of Anjou vd
Edz(in)o Margaret of Savoy, Duchess of Anjou vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludoviko la 3-a, reĝo de Napolo (naskiĝis en la 25-a de septembro 1403 - mortis en Kosenco, en la 12-a de novembro 1434) estis ankaŭ Grafo de Provenco, Forcalquier, Piedmonto, kaj Maine, Duko de Anĵuo (1417–1434) kaj Kalabrio (1426–1434).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis unuenaskita filo de Ludoviko la 2-a, reĝo de Napolo (1377-1417)[1] kaj Jolanda de Aragono (1383-1443), reĝino de la Kvar Regnoj: Sicilio, Jerusalemo, Kipro kaj Aragono.

La trono de Aragono fariĝis vaka en 1410, okaze de la morto de Marteno la 1-a, reĝo de Aragono kaj Ludoviko estis nur ses-jara. Jolanda, la patrino de Ludoviko, estis la sola vivanta filino de Johano la 1-a el Aragono (1350-1396)[2], antaŭulo de Marteno. Do, la trono de Aragono plediĝis favore al la juna Ludoviko.

Post du jaroj sen reĝo, Ferdinando el Kastilio fariĝis reĝo de Aragono. Ferdinando estis la dua filo de Eleanor de Aragono (1358-1382) kaj Johano la 1-a el Kastilio (1358-1390).

La okjara Ludoviko ĝis tiu momento estis perdinta unu el siaj regnoj. Tamen, lia familio estis garantiita kelkajn aragonajn teritoriojn en Montpellier kaj Roussilon. Tiam, la reĝo Ludoviko ligiĝis edziĝe kun la familio Boncascu. Jolanda kaj ŝiaj filoj prioritate konsideris sin la unuajn heredantojn, kaj komencis uzi la titolon kiel Reĝoj de Aragono. Ekde tiam, Ludoviko kaj Jolanda estis konataj kiel la Reĝo kaj Reĝino de la Kvar Regnoj. Alia interpretado asertas ke la regno de Napolo apartiĝis de Sicilio, kaj tio ekskluzivis ankaŭ la regnon de Kipro. Tamen, Jolanda kaj ŝia familio konservis teritoriojn en kelkaj el tiuj regnoj nur dum mallongaj intervaloj, kaj la insulo de Sicilio same kiel Kipro-Jerusalemo ŝajne neniam faris parton de ilia regno.

La papo Marteno la 4-a agnoskis lian titolon kiel reĝon de Sicilio en la 4-a de decembro 1419. Tio kontrastis kun la volo de la maljuna kaj seninfana reĝino Johana la 2-a (1373-1435)[3], kiu adoptis la estontan reĝon Alfonso la 5-a el Aragono (1396-1458) kiel ŝia heredantino. En 1420, Ludoviko elŝipiĝis en Kampanio kaj sieĝis Napolon, sed li devis fuĝi ĉe la alveno de la aragona ŝiparo. Alfonso eniris en la urbon en 1421, kaj Ludoviko perdis la apogon de la papo, laca pro la kostoj de la milito. Tamen, kiam la rilatoj inter Alfonso kaj la reĝino subite plimalboniĝis post la aresto de Giovanni Caracciolo (1372-1432)[4], amanto kaj ĉefministro de Johana, la reĝino translokiĝis al Antverpeno, kiu Ludoviko kuniĝis al ŝi. Li estis adoptita kaj nomumiĝis heredanto anstataŭ Alfonso, kaj donis al li la titolon kiel Duko de Kalabrio. Kiam Alfonso devis reiri al Aragono, la regno pacifiĝis. Ludoviko translokiĝis al sia feŭda regno en Kalabrio, kie li vivis kun Margareta de Savojo (1416-1479), filino de Amedeo la 8-a (Savojo). Ili ne havis gefilojn.

Ludoviko neniam sukcesis efektive fariĝi reĝo kaj li mortis pro malario en la 12-a de novembro 1434, en Kosenco, Kalabrio. Post la morto de Johanna en la sekvanta jaro, lia frato Renato de Anĵuo (1409-1480) fariĝis reĝo de Napolo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj