Ludoviko la 4-a (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 4-a
Ludoviko la 4-a
Reĝo de Okcidenta Frankio
Regado 936 - 954
Antaŭulo Rodolfo de Francio
Sekvanto Lotaro de Francio
Persona informo
Louis IV d'Outremer
Naskonomo france Louis IV d'Outremer
Naskiĝo 1-an de septembro 920 (0920-09-01)
en Laon
Morto 10-an de septembro 954 (0954-09-10) (34-jaraĝa)
en Reims
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per ĉevalfalo vd
Tombo Baziliko Sankta Remiĝo vd
Ŝtataneco Okcidentfranka imperio vd
Familio
Dinastio Karolidoj vd
Patro Karlo la 3-a vd
Patrino Eadgifu of Wessex vd
Gefratoj Gisela of France • Hildegarde of France vd
Edz(in)o Gerberga de Saksio vd
Infanoj Lotaro de Francio • Matilda de Francio • Karlo de Malsupra Loreno • Prince Charles des Francs vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludoviko la 4-a (naskiĝis en 921 en Laon - mortis la 10-an de septembro 954 en Reims), kromnomita Ludoviko de Transmaro (franclingve Louis IV d'Outremer) estis la filo de la franca reĝo Karlo la 3-a la Simpla kaj de Eadgifu de Wessex.

Post la defalo de lia patro Karlo la 3-a, la estonta Ludoviko la 4-a estis reĵetita el la trono fare de Rodolfo kaj edukita en Anglio (kie li akiris sian kromnomon), en la kortego de sia avo Eduardo. Post la morto de Rodolfo en 936, Ludoviko estis alvokita de la potenca grafo de Parizo, Hugo la Granda, por fariĝi la nova reĝo de Okcidenta Frankio. Li estis kronita la 19-an de junio 936 de la ĉefepiskopo de Reims, en la abatejo Saint-Vincent de Laon, sia naskiĝurbo tre favora al la Karolidoj.

La reĝa tereno ĉefe situis en la regiono de Laon. La reĝo ne havis aŭtoritaton en iu ajn regiono sude de la Luaro : la vera reganto de Okcidenta Frankio kaj Burgonjo estis fakte Hugo la Granda.

Ludoviko edziĝis en 939 kun Gerberga de Germanio, kiu interalie naskis en 941 la estontan Lotaron de Francio. Ludoviko mortis la 10-an de septembro 954 pro falo el ĉevalo. Li estis entombigita en la Baziliko Sankta Remiĝo en Reims.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]