Ludoviko la 4-a (Palatinato)
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 4-a |
| Ludoviko la 4-a de Palatinato | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Palatinata grafo ĉe Rejno | |||||
| Regado | 1436-1449 | ||||
| Antaŭulo | Ludoviko la 3-a | ||||
| Sekvanto | (regento Frederiko la 1-a), Filipo | ||||
| Persona informo | |||||
| Ludwig IV. von der Pfalz | |||||
| Naskiĝo | 1-a de januaro 1424 en Heidelberg, | ||||
| Morto | 13-a de aŭgusto 1449 en Worms, | ||||
| Tombo | Heiliggeistkirche (Heidelberg) | ||||
| Lingvoj | germana vd | ||||
| Ŝtataneco | Germanio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Vitelsbaĥoj | ||||
| Patro | Ludoviko la 3-a | ||||
| Patrino | Mathilde van Savoye (en) | ||||
| Gefratoj | Mechthild of the Palatinate (en) | ||||
| Edz(in)o | Margareta de Savojo | ||||
| Infanoj | Filipo | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | mint lord (en) | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ludoviko la 4-a, Palatinata Elektisto (naskiĝis en Heidelberg, la 1-an de januaro 1424; mortis en Worms, la 13-an de aŭgusto 1449) el la dinastio de la Vitelsbaĥoj estis Palatinata princo-elektisto de la Rejno inter 1436 kaj 1449.
Li estis filo de Ludoviko la 3-a, Palatinata Elektisto (1378-1436)[1] kaj lia dua edzino Matilda de Savojo. Kiam lia patro mortis, en 1436, li restis sub la kuratoreco de sia onklo Otto la 1-a, Palatinata grafo de Mosbach (1390-1461)[2]. En 1444, li forpuŝis la atakojn de la Armanjakoj[3] kiel imperia kapitano. En 1445, li edziĝis al Margareta de Savojo (1410–1479)[4], vidvino de Ludoviko la 3-a, reĝo de Napolo (1403-1434)[5]. Kun ŝi, li havis solfilon Filipon. Kiam li mortis, en 1449, aĝante 25 jarojn, en Worms, lia frato Frederiko heredis la Palatinaton, kiel regento anstataŭ la ne-plenaĝa Filipo. Ludoviko sepultiĝis en la Preĝejo de la Sankta Spirito, en Heidelberg.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Personensuche
- ↑ Neue Deutsche Biographie
- ↑ La partio de la armanjakoj elstariĝis dum la Centjara Milito en Francio.
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche

