Ludoviko la 6-a (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko la 6-a
Reĝo de la Frankoj
Regado 1108 - 1137
Persona informo
Louis VI de France
Naskiĝo 1-an de decembro 1081 (1081-12-01)
en Parizo
Morto 1-an de aŭgusto 1137 (1137-08-01) (55-jaraĝa)
en Château de la Douye
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj latinamalnovfranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Kapetidoj vd
Patro Filipo la 1-a vd
Patrino Bertha of Holland vd
Gefratoj Constance of France, Princess of Antioch • Cecile of France vd
Edz(in)o Lucienne de Rochefort • Adelaide of Maurienne vd
Amkunulo Marie de Breuillet vd
Infanoj Ludoviko la 7-a • Filipo de Francio • Henry of France, Archbishop of Reims • Roberto la 1-a, grafo de Dreux • Constance of France, Countess of Toulouse • Philip of France, Archdeacon of Paris • Peter I of Courtenay • Isabelle de France vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludoviko la 6-a de Francio (naskiĝis la 1-an de decembro 1081 - mortis la 1-an de aŭgusto 1137), kromnomita Ludoviko la Dika (franclingve Louis VI le Gros) estis la reĝo de Francio ekde julio 1108 ĝis 1137. Li estis la kvina reĝo de la rekta kapetida dinastio. Ludoviko estis la filo de la reĝo Filipo la 1-a kaj de lia unua edzino, Berta de Holando. La juna Ludoviko estis edukita de la abato Suger, kiu fariĝis unu el liaj plej karaj amikoj.

Ludoviko estis kronita le 3-an de aŭgusto 1108 kiel eble plej rapide post la morto de sia patro, ĉar li timis la ambicion de sia duonfrato, Filipo de Montlhéry, kiun naskis la dua edzino de Filipo, Berta de Montfort.

Ludoviko la 6-a interalie favoris la disvolviĝon de komunumaj movadoj, kaj de profesiaj aŭ religiaj asocioj. Li konsentis impostajn privilegiojn ekde 1110 al la urbanoj kaj rajtigis, ke ili elektu urbestrojn. Ekde la reĝadoj de Ludoviko la 6-a kaj Ludoviko la 7-a, ambaŭ konsilitaj de la abato Suger, finfine akiris la franca monarkio respektindan gravecon : la reĝo ekkapablis protekti ĉiujn regnanojn de la reĝlando, sen la helpo de potencegaj vasaloj, kaj disvolvigis la reĝan jursistemon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fleur de lys Reĝoj de Francio, reĝoj de la Francoj kaj imperiestroj de la Francoj
ekde 987 ĝis 1870
Fleur de lys
987 996 1031 1060 1108 1137 1180 1223 1226
   Hugo Kapeto Roberto la 2-a Henriko la 1-a Filipo la 1-a Ludoviko la 6-a Ludoviko la 7-a Filipo la 2-a Ludoviko la 8-a   
1226 1270 1285 1314 1316 1316 1322 1328 1350
   Ludoviko la 9-a Filipo la 3-a Filipo la 4-a Ludoviko la 10-a Johano la 1-a Filipo la 5-a Karlo la 4-a Filipo la 6-a   
1350 1364 1380 1422 1461 1483 1498 1515 1547 1559
   Johano la 2-a Karlo la 5-a Karlo la 6-a Karlo la 7-a Ludoviko la 11-a Karlo la 8-a Ludoviko la 12-a Francisko la 1-a Henriko la 2-a   
1559 1560 1574 1589 1610 1643 1715 1774 1792
   Francisko la 2-a Karlo la 9-a Henriko la 3-a Henriko la 4-a Ludoviko la 13-a Ludoviko la 14-a Ludoviko la 15-a Ludoviko la 16-a   
1792 1804 1814 1824 1830 1848 1852 1870
     -   Napoleono la 1-a Ludoviko la 18-a Karlo la 10-a Ludoviko-Filipo - Napoleono la 3-a   

Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte