Ludoviko la 8-a (Francio)
| Ludoviko la 8-a | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Reĝo de Francio | |||||
Kronigo de Ludoviko la 8-a kaj Blanka de Kastilio | |||||
| Regado | 1223 - 1226 | ||||
| Persona informo | |||||
| Louis VIII de France | |||||
| Naskiĝo | 5-an de septembro 1187 en Parizo | ||||
| Morto | 8-an de novembro 1226 (39-jaraĝa) en Montpensier | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | disenterio | ||||
| Tombo | Baziliko de Saint-Denis | ||||
| Religio | kristanismo vd | ||||
| Lingvoj | latina vd | ||||
| Ŝtataneco | Francio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Kapetidoj vd | ||||
| Patro | Filipo la 2-a de Francio | ||||
| Patrino | Izabela de Henegovio | ||||
| Gefratoj | Marie de Francio, dukino de Brabanto • Philip Hurepel (en) | ||||
| Edz(in)o | Blanka de Kastilio (1200–1226) | ||||
| Infanoj | Ludoviko la 9-a • John Tristan, Count of Anjou and Maine (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | monarko | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ludoviko la 8-a de Francio, kromnomita Ludoviko la Leono (franclingve Louis VIII de France kaj Louis le Lion) (naskiĝis la 5-an de septembro 1187 en Parizo, mortis la 8-an de novembro 1226 en Montpensier (Aŭvernjo)) estis la reĝo de Francio ekde 1223 ĝis 1226, kaj estis la oka reĝo de la kapetida dinastio en Francio. Ludoviko la 8-a estis la filo de Filipo la 2-a kaj de Izabela de Henegovio (1170-1190). Li edziĝis kun Blanka de Kastilio, kiu naskis dek tri infanojn, inkluzive de la estontaj Ludoviko la 9-a (Sankta Ludoviko) kaj Karlo la 1-a de Sicilio kaj Napolo.
Dum la reĝado de sia patro fakte akiris Ludoviko gloron : li venkis Johanon sen Tero okaze de la batalo de La Roche-aux-Moines en 1214. La anglaj baronoj, kiuj ribelis kontraŭ Johano, tiam promesis al Ludoviko la anglan kronon. Ludoviko elŝipiĝis en Anglion la 1216, kaj estis kronita en Londono la 21-an de majo. Sed Johano mortis, kaj la baronoj preferis elekti novan, malpli energiplenan reĝon, tio estas la filo de Johano Henriko la 3-a.
Dum la reĝado de Ludoviko la 8-a konkeris la franca reĝlando la plej grandan parton de Langvedoko : la francaj soldatoj kaptis Avinjonon, Nîmes, Castres, Carcassonne kaj Albi. Tuluzo rezistis dum du jaroj, antaŭ ol fali en 1228.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||

