Saltu al enhavo

Ludoviko la Infano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko la Infano
bildo de Ludoviko sur la regna glavingo; la kuprogravuraĵon faris Johann Adam Delsenbach en 1751
bildo de Ludoviko sur la regna glavingo; la kuprogravuraĵon faris Johann Adam Delsenbach en 1751
Persona informo
Naskiĝo 893
en Altötting
Morto 29-an de septembro 911 (0911-09-29)
en Frankfurto ĉe Majno
Mortis per Malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo St. Emmeram's Basilica (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Familio
Dinastio Karolidoj vd
Patro Arnulf de Karintio Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ota (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ratold de Italio, Zventibold kaj Ellinrat Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
reĝo de la Orientfranka imperio
Dum 900 ĝis 911
Antaŭulo Arnulf de Karintio, lia patro
Sekvanto Konrad la 1-a, lia nevo (Konradidoj)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludoviko la 4-aLudoviko la Infano, latine Ludovicus Infans, (naskiĝis en septembro aŭ oktobro 893 en Altötting, mortis la 20-an aŭ la 24-an de septembro 911 eble en Frankfurto ĉe Majno) estis reĝo de la Orientfranka imperio (kiu poste fariĝis la Sankta Romia Imperio).

Li estis la unusola geedza filo de imperiestro Arnulf de Karintio kaj lia patrino estis konradidino Oda. Ludoviko estante ses jarojn estis deklarita la 4-an de februaro 900 en Forchheim reĝo de la Orientfranka imperio. Lia kroniĝo estas la plej malnova pri kiu ekzistas raportoj. Malgraŭ sia juneco li iĝis centro politika. Pro troa malforteco kaj ofta malsanceo li tamen ne sukcesis formi registaron: fakte tiam regadis nobeloj kaj episkopoj. Ĝuste pro tio, diras kelkaj historiistoj, oni nomumis lin.

Inter liaj konsilistoj menciindas la episkopoj Hatto la 1-a de Majenco kaj Salomono la 3-a de Konstanco. Sub ilia influo findecidiĝis la bataloj pri la domineco en la Franka duklando antaŭ reĝa tribunalo. Oni decidis malpor la Popponidoj kaj en favoro de la Konradidoj. La nevo de Ludoviko kaj Konrado la 1-a nomumiĝis duko orientfranka. Kontraŭ la invadintaj hungaroj Ludoviko estis senpova kaj en 907 armeo de margrafo Leopoldo estis venkita en la batalo de Presburgo.

Ludoviko mortis en la aĝo de 18 jaroj kaj sekve ĉesis ankaŭ la linio de la orientfrankaj Karolidoj. Ĉe la nomumo de posteulo la regnaj dukoj decidis kontraŭ la okcidentfranka reĝo Karlo la Simpla elektante Konradon la Junan. Oni entombigis Ludovikon en la monaĥejo Sankta Emerano de Ratisbono, kie ankaŭ Arnulf iam estis metita en tombon.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Hans-Werner Goetz: „Dux“ und „Ducatus“. Begriffs- und verfassungsgeschichtliche Untersuchungen zur Entstehung des sogenannten „jüngeren“ Stammesherzogtums, Bochum 1977, ISBN 3-921543-66-5.
  • Paul Fridolin Kehr: Die Kanzlei Ludwigs des Kindes, Berlin 1940.
  • Thilo Offergeld: Reges pueri. Das Königtum Minderjähriger im frühen Mittelalter, Hannover 2001, ISBN 3-7752-5450-1. (recenzo)
  • Schieffer, Theodor, "Ludwig das Kind". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 15 (1987), p. 329-331 (tie chi interrete)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]