Ludoviko la Saltanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ludoviko la Saltanto
turingia grafo
Tomboslabo en la eisenacha Georgo-kirko
Tomboslabo en la eisenacha Georgo-kirko
Persona informo
Naskiĝo 1042
Morto 6-an de majo 1123 (1123-05-06)
en Reinhardsbrunn
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Dinastio Ludovikidoj (germane Ludowinger)
Patro Ludoviko la Barba [#]
Patrino Cäcilie von Sangerhausen [#]
Edzino Adelheid von Stade [#]
Idoj Ludoviko la 1-a de Turingio • Heinrich Raspe I. • Udo I. von Thüringen [#]
Profesio
Okupo aristokrato [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Ludoviko la Saltanto (germane: Ludwig der Springer, Graf Ludwig von Schauenburg; naskiĝis en 1042, mortis la 6-an de majo 1123 en Reinhardsbrunn) estis turingia grafo kaj prapatro de turingiaj landgrafoj. Lia filo Ludoviko, la unua landgrafo, nuptis la hesian heredantinon Hedwig.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de Ludoviko la Barbulo (latine: Ludovicus cum barba, germane: Ludwig der Bärtige), la prapatro de la unua turingia landgrafa dinastio veninte el la frankonia Majnregiono, fortigis la pozicion de la ekleziobea partio. Li strebis malfortigi la potencon de la reĝoj. En 1073 li akiris la Wartberg-monton en Eisenach post repuŝo de la vera posedinto okaze de saksia-turingia ribelo kaj konstruigis tie Wartburg. Ankaŭ Neunburg-kastelon li konstruigis en Freyburg (Unstrut). Ambaŭ burgoj kune kun Eckartsberga (kiun li gajnis en 1122 fare de imperiestro Henriko la 5-a) iĝis potencbazo dinastia. Ludoviko, kiel li estis farinta jam kontraŭ Henriko la 4-a en la tempo de la t.n. investitura kontroverso, ekigis kritikon kontraŭ Henriko la 5-a. Tiu laste menciita du fojojn kaptis lin kaj malliberigis lin eĉ inter 1114–16 en nekonata loko. Nur en 1122 fariĝis repaciĝo inter la du personoj.

Legendo rakontatas pri malliberiĝo de Ludoviko sur Kastelo Giebichenstein apud Halle (Saale) disde kiu li vivsavonte saltis en la riveron Saale. Sed tiu ĉi rakonto elpensitis nur du jarcentojn post ties morto - tamen restis historiografie la moknomo el ĝi. La puno estis por laŭdira murdo de la saksia palatina grafo Frederiko la 3-a de Goseck. La kruelaĵo faritis ne de Ludoviko la Saltanto mem sed de du dungitaj murdistoj. Ludoviko tiam edzinigis la belan vidvinon Adelheid kaj fondis la saman jaron monakejon en Reinharsbrunn kien li sendis monakojn el Hirsau, malfavorantaj la imperiestran moŝton. Ok monatojn antaŭ la morto Ludoviko mem iĝis frokulo.

Fonto[redakti | redakti fonton]