Ludu kun ni!

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ludu kun ni! estas propedeŭtika Esperanta lingvo-kurso por infanoj, kreita fare de Elisabetta Vilisics Formaggio kun antaŭparolo de profesoro Helmar Frank, ilustrita de Anna Formaggio. Ĝi estis unue eldonita en 1994, kaj daŭrigo estis eldonita en 2000. Ĝi havas 150 paĝojn en du volumoj.

La verko utiligs la Paderbornan metodon kaj sin adresas al la infanoj de la elementa lernejo. La unua volumo por la unuaj klasoj kaj la dua por la tuj pli aĝaj infanoj.

Ĝi estis utiligita por la projekto FUNDAPAX, organizita de ERA kaj kunfinancita de UNESKO, projekto kiu kunmetis pli ol cent lernejoj en la mondo. "Ludu kun ni!" estas ankaŭ rekomendita de la Prezidanto de la Itala Esperanto-Instituto (prof. Fabrizio Pennacchietti) kaj de la Asocio de la japanaj instruistoj. Ambaŭ libroj, abunde kolore ilustritaj, reprezentas do la solan ekzemplon sur la libromerkato, de lernolibroj kiuj instruas esperanton ankaŭ cele al la lerno de fremda lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]