Ludvík Fritsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ludvik Fritsch)

Ludvík FRITSCH D-ro, Inĝ. (naskiĝis la 24-an de majo 1910 - mortis la 26-an de decembro 1989) estis ĉeĥa esperantisto kaj Esperanto-terminaristo, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA).

Sian inĝenieran diplomon Fritsch ricevis en la jaro 1937 post la studoj en la Altlernejo de Kemi-Teknologia Inĝenierio, kaj en la jaro 1939 li estis promociita al doktoro de tekniko. Li laboris precipe en la industrio de celulozo kaj papero kaj fariĝis elstara ĉeĥoslovaka fakulo en ĉi tiu teknologia branĉo.

Apud fakaj kaj organizaj laboroj en sia specialaĵo li ankaŭ uzadis siajn larĝajn lingvajn sciojn (krom Esperanto kaj la ĉeĥan li regis la anglan, francan kaj germanan lingvojn) por la kunlaboro super vico da fakaj vortaroj.

Tamen li ne fordonis siajn kapablojn kaj konojn nur al la celuloza-papera specialo - multajn jarojn li laboris por Esperanto, precipe sur la kampo de ĝia apliko en scienco kaj tekniko. Li estis aktiva membro de la scienca-teknika sekcio de ĈEA ekde ĝia fondiĝo. En novembro 1974 oni elektis lin prezidanto de la sekcio; en ĉi tiu funkcio li laboris sukcese ĝis la 19-a de marto 1982, post tiu dato li funkciis kiel vicprezidanto de la sekcio. Ekde la 5-a kongreso de ĈEA, kiam okazis ankaŭ konferenco de la sekcio la 13-an de septembro 1987, li estis honora prezidanto de la sekcio. En la jaro 1982 li estis ĉeforganizanto de la seminario „Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko“ (AEST) en České Budějovice, kie estis diskutataj problemoj de la energi-fontoj. Li estas autoro de vico da fakaj artikoloj kaj prelegoj en Esperanto, ne nur en la sfero de sia ĉefa fako - li kontribuis ekzemple ankaŭ al la revuo „Esperantisto Vegetarana“.

En la jaroj 1971-1983 Fritsch laboris super la granda ĉeĥa-Esperanta teknika vortaro, kiam li estis la ĉefa kunlaboranto de Inĝ. Aleš Bednařík. La laborversio de la vortaro estas atingebla rete.

Li aktive apartoprenis en vico da kunsidoj, seminarioj kaj konferencoj pri Esperanto, resp. pri ties aplikebloj en sciencaj sferoj (ekz. en la seminarioj de la tiama GDREA en Ahrenshoop, Germanio).

Kiel esplora teĥnologo Fritsch laboris en ĥemia-teĥnologia altlernejo, membris en Ĉeĥa Asocio Ĥemiista kaj Ĉeĥa Asocio por Paper-industrio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1979: Teknikaj vortaroj en Esperanto. En: Blanke, Detlev (red.). Esperanto - la internacia lingvo - sciencaj aspektoj. Berlin 1979, p. 193-199 (dokumentaro de la seminario Ahrenshoop 1978).  
  • 1989:Receptaro de senviandaj manĝoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]