Ludvik Prebil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ludvik PREBIL)
Ludvik Prebil
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1900 (1900-08-09)
en Brezovica pri Ljubljani
Morto 16-an de oktobro 1973 (1973-10-16) (73-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoslovena
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko JugoslavioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojCislajtio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Ludvik PREBIL (naskiĝis 1900 - mortis la 16-an de oktobro 1973, en Maribor (Slovenio) estis unu el la pioniroj de la Esperanto-movado en Jugoslavio.

Li eklernis Esperanton en 1926 kaj de tiam aktive partoprenis en la movado. La plej grandan kontribuon li faris kiel sekretario de la Konstanta Organiza Komitato de la Kunordiga Konferenco por enkonduko de Esperanto en lernejojn, kaj lia laboro sur tiu kampo estis la fundamento de la nun daŭranta kvinlanda oficiala lerneja eksperimento. Inter 1928 kaj 1973 li plenumis krome multajn oficojn en la loka, distrikta kaj landa movadoj de Jugoslavio. Ĉe lia enterigo parolis i.a. d-ro P. Zlatnar en la nomo de Slovenia Esperanto-Ligo.