Ludwig Adolf Peter zu Sayn-Wittgenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Adolf Peter zu Sayn-Wittgenstein
Persona informo
Ludwig Adolph Peter Fürst zu Sayn-Wittgenstein
Пётр Христианович Витгенштейн
Naskiĝo 25-an de decembro 1768 (1768-12-25)
en Perejaslav
Morto 30-an de majo 1843 (1843-05-30) (74-jaraĝa)
en Lvivo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Familio
Dinastio House of Sayn-Wittgenstein-Ludwigsburg vd
Patro Count Christian Louis Casimir, 2nd Count of Sayn-Wittgenstein-Ludwigsburg vd
Patrino Countess Amalie Ludowika Finck von Finckenstein vd
Edz(in)o Antuanetta Snarska vd
Infanoj Ludwig zu Sayn-Wittgenstein-Berleburg • Emiliya Trubetskaya • Prince Nikolaus of Sayn-Wittgenstein-Ludwigsburg-Berleburg vd
Profesio
Okupo militisto vd
Aktiva dum 1789– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludwig Adolf Peter zu SAYN-WITTGENSTEIN (ruse: Пётр Христиа́нович Ви́тгенштейн; naskiĝinta la 5-an de januaro 1769 en Niĵino, mortinta la 11-an de junio 1843 en Lvivo) estis rusa feldmarŝalo. Li estis filo de grafo Wittgenstein kiu estis enmigrinta en Rusion sub la regado de carino Elizabeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wittgenstein montris siajn fortortojn en 1795 ĉe Dubienka, Ĥolm kaj Otvlenka. Poste li batalis en Kaŭkazo, ekz. ĉe la konkero de Derbent. En 1805 li estis en la avangardo ĉe la Batalo ĉe Slavkov. en 1806 li partoprenis la Rus-turkan militon; en 1807 li troviĝis sub armilo apud Friedland. Post la Paco de Tilsit li defendis la teritoriojn okupitaj fare de rusoj en Finnlando. En 1812 li batalis ĉe la rivero Daŭgavo kontraŭ la francoj. Proksime de Kljastici (Vicebska regiono) kaj Golovĉici (Mliniv-regiono/Ukraino) li repuŝis la francajn trupojn en julio; dum la lasta batalo li vunditis. En oktobro li foririgis generalon Claude Carra Saint-Cyr el Polack kaj venkis en la 30.10. ĉe Ĉaŝniki. En la 6.1.1813 li okupis Kenigsbergon, en la 10.3. Berlinon kaj post la morto de Miĥail Kutuzov li ĉefkomandis la aliancanojn; sed apud Großgörschen kaj Bautzen li malvenkis pro kio li retiriĝis pinte; do li ekkomandis la rusian korpuson en la bohemia armeo kaj batalis apud Dresdeno kaj Lepsiko.

Apud Bar-für-Aŭbe, en la 27.2.1814 li gravege vunditis. Li iĝis membro de la parlamento la 1818, en 1823 feldmarŝalo. Ĉe la kontraŭturkia kampanjo de 1828 li komence partoprenis sed devis jam en 1829 retiriĝi pro saneco malbona. En 1834 la prusia reĝo nobiligis lin princetitole.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 20. Leipzig 1909, p. 702 (tie ĉi interrete)