Ludwig Engelhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Engelhardt
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1924 (1924-08-18)
en Saalfeld
Morto 18-an de januaro 2001 (2001-01-18) (76-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Ludwig ENGELHARDT (naskiĝinta la 18-an de aŭgusto 1924 en Saalfeld, mortinta la 21-an de januaro 2001 je Usedom) estis germana skulptisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Engelhardt kreskis en Saalfeld en familio de komercisto. En 1942 li eksoldatis kaj kaptitis je la fino de la Dua mondmilito de la usonanoj. Pro interŝanĝo de kaptitoj li venis poste en sovetian internigejon je Kaŭkazo. Post liberiĝo li revenis naskiĝurben kie li komencis trejniĝon de meblofaristo. Tiam li decidis ne plu ani al iu partio.[1] Post fino de la trejniĝo li studis inter 1951 kaj 1956 ĉe Kunsthochschule Berlin-Weißensee (artlernejo en Pankow). Poste li estis ĝis 1958 majstrodisĉiplo de Heinrich Drake kaj ekde 1969 membro de Akademie der Künste en Orienta Berlino. Inter 1974 kaj 1978 Eberhardt estris la sekcion pri vidaj artoj. Ekde la mezo de la 1960-aj jaroj li vivis kaj laboris ĉefe en Gummlin kie estiĝis la figura grupo Karl Marx und Friedrich Engels.

tombo engelhardt-a sur la tombejo Dorotheenstädtischer Friedhof

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1974: Kunstpreis der DDR
  • 1986: Nationalpreis der DDR, unua klaso (pro lia skuptista verkaro kaj aparte pro la aranĝo de Marx-Engels-forumo en Berlino)

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1960: Schwimmerin, bronzaĵo (unue apud la politikista loĝejaro de Bernau, ekde 2013 en la urba muzeo de Bernau bei Berlin)[2]
  • 1961: Am Strand
  • 1961: Lesender Arbeiter (senŝua persono kun altenkuspita, laborista pantalono: kun libro enmane kaj demandema aspekto en la direkto de la ĉielo) - akirite en 1962 fare de Teknologia universitato Dresdeno kaj starigite antaŭ Schumann-bloko kun kopio en Magdeburg[3]
  • 1963: Dreiergruppe (grupo de tri personoj) por la internigeja muzeo de Aŭŝvico
  • 1964: Bildnis des Helden der Arbeit LPG-Vorsitzender Willi Schäfer
  • 1968: Große Sitzende, bronzaĵo (starigite ĉe ŝparkaso Kreissparkasse Saalfeld-Rudolstadt)
  • 1973: monumento je filio de Koncentrejo Ravensbrück
  • 1971–1976: grupo LPG-Bauern en Dorf Mecklenburg, plastiko de kolĥozagrikulturistoj (Engelhardt serĉadis tripersonan familion el la vilaĝo; pro neplaĉo la finfarita artaĵo trovis lokon nur en forcejo)
  • 1967–1975: Die Menschen meistern den Planeten Erde, bronza reliefo
  • 1977: busto por Friedrich Wolf (inaŭguro sur la libera spaco antaŭ la tiama poliklinio; post Turniĝo ĝi metitis en sekuran lokon kaj restarigitis itner 2008 kaj 2014 en la enireja zono de la ejo)
  • 1985/86: Karl Marx und Friedrich Engels, figura grupo por Marx-Engels-forumo en Berlino (farite je propono de Fritz Cremer en kunlaboro kun Werner Stötzer kaj Margret Middell
  • 2000: Große Liegende, bronzaĵo (ĉe ŝparkasa ejo Kreissparkasse Saalfeld-Rudolstadt)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]