Ludwig Ganghofer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Ganghofer1899.jpg
Ludwig Ganghofer 1899

Ludwig GANGHOFER [lUdvig gAnghofer] (naskiĝis la 7-an de julio 1855, mortis la 24-an de julio 1920) estis germana verkisto.

Ludwig Ganghofer naskiĝis en Kaufbeuren, Bavario. Li studis unue maŝinteknikon, literaturan historion kaj filozofion, laboris kiel dramisto en Vieno, kaj poste kiel redaktoro en Munkeno. Dum la Unua mondmilito li servis kiel milit-raportisto.

En sia verkaro Ganghofer esprimas sian grandan amon al la montareca naturo en Bavario. Granda parto de lia verkaro estas filmigita.

Ludwig Ganghofer mortis en Tegernsee, Bavario.

Listo de verkoj

  • Der Herrgottschnitzer von Ammergau (teatraĵo, 1880)
  • Edelweißkönig (romano, 1886)
  • Die Martinsklause (romano, 1894)
  • Schloss Hubertus (romano, 1895)
  • Das Schweigen im Walde (romano, 1899)
  • Der Dorfapostel (romano, 1900)
  • Der Hohe Schein (romano, 1904)
  • Der Mann im Salz (romano, 1906)
  • Waldrausch (romano, 1907)
  • Lebenslauf eines Optimisten (membiografio, 3 vol., 1909-1911)
  • Der Ochsenkrieg (romano, 1914)
  • Das große Jagen (romano, 1918)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.wissen-im-netz.info/literatur/ganghofer/jagerfall/index.htm greke http://www.wissen-im-netz.info/literatur/ganghofer/edelweis/index.htm greke http://www.wissen-im-netz.info/literatur/ganghofer/jager/index.htm greke http://www.wissen-im-netz.info/literatur/ganghofer/martin/index.htm