Ludwig Krysta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:KRYSTA.JPG
Ludoviko Krysta

Ludwig Krysta (krista) (naskiĝis la 7-an de decembro 1877 en Lipowiec - mortis en la dua mondmilito) estis ĉeĥa esperantisto.

Profesie ŝtata eksoficisto, urba konsilantarano en Český Těšín (Ĉeĥoslovakujo.).

E-isto de 1920. Prezidanto de Regiona Esperanto-Ligo en Český Těšín de 1931, fondita de li. Fervora kursgvidanto, kunlabaranto de pluraj E-gazetoj.

Liaj beletristikaj verketoj aperis parte en la eldonaĵoj de Kenngott, parte memstare (Pri la prononcado en Esperanto; Marionetaj ludoj; La senvola svatanto).

Verkoj

  • Marionetaj ludoj: ilia prezentado, kaj unu "Terpoma tragedio" (Katowice: Mondlingvo-Eld., 1931. - 23 p.)
  • Pri la prononcado de Esperanto (Katowice: Mondlingvo-Eld., 1931. - 30 p.)
  • La senvola svatanto: unuakta teatraĵo kun kanto (Katowice: Mondlingvo-Eld., 1931. - 35 p.)