Ludwig Mies van der Rohe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ludwig Mies Van Der Rohe)
Ludwig Mies van der Rohe
Persona informo
Naskonomo Maria Ludwig Michael Mies
Naskiĝo 27-an de marto 1886 (1886-03-27)
en Aachen, Reĝlando Prusio,  Germana Imperiestra Regno
Morto 17-an de aŭgusto 1969 (1969-08-17) (83-jaraĝa)
en Ĉikago,  Usono
Tombo Graceland Cemetery
Lingvoj germana
Loĝloko AachenBerlinoĈikago
Ŝtataneco GermanioUsono
Alma mater Unterrichtsanstalt des Kunstgewerbemuseums Berlin • Universitato de Artoj Berlino
Familio
Edz(in)o Ada Mies
Infano Mia Moore
Okupo
Okupo arkitekto • dezajnisto • instruisto
Verkoj Toronto-Dominion Centre
Westmount Square
Konstruaĵo Seagram
Farnsworth House
German Pavilion, Barcelona
vdr

Ludwig Mies van der Rohe naskiĝis la 27-an de marto 1886 en Aĥeno kiel Maria Ludwig Michael Mies kaj mortis la 17-an de aŭgusto 1969 en Ĉikago. Li estis germana arkitekto, unu el la plej gravaj arkitektoj de la modernismo.

Mies van der Rohe dediĉis sin al la esprimado de logiko kaj spaca libero en konstruado. Pro tio li ofte uzis grandajn vitrajn areojn kaj portajn strukturojn el ŝtalo, kiuj malmulte ĝenis la impreson de la vitraĵoj. Multaj liaj kolegoj imitis tiujn rimedojn. Principo lia estis koncentriĝo al malmultaj esencaĵoj; tiun principon li esprimis per sia konata diraĵo "malpli estas pli".

Gravaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Domo Lange kaj domo Esters en Krefeld
Vilao Tugendhat en Brno
Mies-van-der-Rohe-Domo en Berlino
Highfield House en Baltimore
  • Domo Riehl, Pocdamo-Neubabelsberg (1907)
  • Domo Perls, Berlino (1911)
  • Domo Werner, Berlino (1913)
  • Domo Urbig, Pocdamo-Neubabelsberg (1917)
  • Domo Ryder, Wiesbaden (1923)
  • Domo Mosler, Pocdamo-Neubabelsberg (1924)
  • Domo Wolf (detruita), Gubin (1926)
  • Plurfamiliaj domoj en strato Afrikanische Straße, Berlino (1927)
  • Plurfamiliaj domoj en strato Am Weißenhof, Stutgarto (1927)
  • Barcelona-Pavilono, Barcelono (1929)
  • Domo Lange kaj domo Esters, Krefeld (1930)
  • Vilao Tugendhat, Brno (1930)
  • Domo Lemke (nun Mies-van-der-Rohe-Domo), Berlino (1933)
  • Plano de la universitatejo de Illinois Institute of Technology (IIT), Ĉikago (1941)
  • Minerals and Metals Research Building (IIT), Ĉikago (1943)
  • Alumni Memorial Hall (IIT), Ĉikago (1946)
  • Perlstein Hall (IIT), Ĉikago (1946)
  • Promontory Apartments, Ĉikago (1949)
  • ELektrocentralo de IIT, Ĉikago (1950)
  • Farnsworth House, Plano (Ilinojo) (1951)
  • 860–880 Lake Shore Drive Apartments, Ĉikago (1951)
  • Kapelo St. Savior (IIT), Ĉikago (1952)
  • Domo Mc Cormick, Elmhurst (1952)
  • Carman Hall (IIT), Ĉikago (1953)
  • Commons Building (IIT), Ĉikago (1953)
  • Domo Morris Greenwald, Westport (1953)
  • Cullinan Hall de Museum of Fine Arts, Hjustono (1954)
  • Cunningham Hall kaj Bailey Hall (IIT), Ĉikago (1955)
  • Crown Hall, Ĉikago (1956)
  • Plano de Lafayette Park, Detrojto (1956)
  • 900–910 Lake Shore Drive Apartments, Ĉikago (1956)
  • Siegel Hall (IIT), Ĉikago (1957)
  • Domo Seagram, Novjorko (1958)
  • Oficeja domo Bacardi, Meksikurbo (1961)
  • Lafayette Towers, Detrojto (1963)
  • 2400 Lakeview Apartments, Ĉikago (1963)
  • One Charles Center, Baltimore (1963)
  • Federal Center, Ĉikago (1964)
  • Highfield House, Baltimore (1964)
  • Meredith Memorial Hall (Drake University), Des Moines (1965)
  • Social Service Administration Building, Universitato de Ĉikago (1965)
  • Neue Nationalgalerie, Berlino (1967)
  • Westmount Square, Montrealo (1968)
  • Martin Luther King Memorial Library, Vaŝingtono (1968)
  • Dominion Centre, Toronto (1969)
  • IBM Regional Office Building, Ĉikago (1969)
  • Apartment Building Nr. 1 Nuns Island, Montrealo (1969)
  • Alo Brown en Museum of Fine Arts, Hjustono (1974)