Ludwig Uhland
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Ludwig Uhland | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1787 en Tübingen |
Morto | 13-an de novembro 1862 (75-jara) en Tübingen |
Tombo | Baden-Baden |
Lingvoj | germana lingvo |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Tubingeno |
Subskribo ![]() | |
Profesio | |
Profesio | lingvisto • poeto • kantotekstisto • politikisto • advokato • literaturhistoriisto • universitata profesoro • poeto-juristo |
Ludwig UHLAND [LUDvig ULant] (naskiĝis la 26-an de aprilo 1787; mortis la 13-an de novembro 1862) estis germana poeto, filologo, juristo kaj politikisto. Li naskiĝis kaj mortis en Tübingen.
Uhland estis grava reprezentanto de la romantikismo. El siaj verkoj plej famas la poemoj kaj baladoj, kiuj grandparte estis muzikigitaj de famaj komponistoj.
Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]
Beletro[redakti | redakti fonton]
- Gedichte (poemoj, 1815)
- Vaterländische Gedichte (poemoj, 1817)
- Ernst, Herzog von Schwaben (dramo, 1817)
- Ludwig der Baier (dramo, 1819)
Sciencaj verkoj[redakti | redakti fonton]
- Über das altfranzösische Epos (1812)
- Walter von der Vogelweide, ein altdeutscher Dichter (1836)
- Schriften zur Geschichte von Dichtung und Sage (8 volumoj, 1865-77)
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
- La kapelo. (Die Kapelle.) Tradukis L. Zamenhof. En: Fundamenta Krestomatio.
- Kunuloj tri migris trans Rejnoriver : laŭ popola melodio el la 18a centjaro (1820) / Ludwig Uhland (1819). Trad. Ferdinand Pfeil. - En: Elekto el "Germana kanttrezoro" de Erk ; Leipzig: Peters, [proks. 1930], p.29
- Mi havis kamaradon : laŭ popola melodio (1825) / Ludwig Uhland (1809). Trad. Bernhard Loesche. - En: Elekto el "Germana kanttrezoro" de Erk ; Leipzig: Peters, [proks. 1930], p.36
- Vigla vojaĝo ; Luna nokto ; Sorĉa vergo ; La soldato / trad. de Guido Holz. - En: Übertragungen = Transkondukoj. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 43 – 45. ISBN 3-926633-14-X