Ludwig Winder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Winder
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1889 (1889-02-07)
en Šafov
Morto 16-an de junio 1946 (1946-06-16) (57-jaraĝa)
en Baldock
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Familio
Edz(in)o Hedwig Winder vd
Infanoj Marianne Winder vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • literaturkritikisto • dramaturgo • poeto vd
Laborkampo literatura kritikoĵurnalismopoezioliteraturo • dramatic game vd
Aktiva en Prago vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludwig Winder (naskiĝis la 7-an de februaro 1889 en Šafov - mortis la 16-an de junio 1946 en Baldock, Anglio) estis germanlingva moravia verkisto. Li parolis flue ankaŭ la ĉeĥan.

Filo de lernejestro. En 1895 la familio transloĝiĝis al Holešov, studis komercan lernejon en Olomouc, post abiturientiĝo en 1907 li laboris en Vieno kiel maldekstrula ĵurnalisto. En 1908 li foriris al Silezio, poste al Teplice, Plzeň, poste li revenis al Vieno. En la jaroj 1914 - 1938 li estis redaktoro de la praga ĵurnalo Bohemia, kie li publikigis ĉirkaŭ 3 mil artikolojn. Junie 1939 li foriris al Anglio tra Pollando kaj Skandinavio.

Lia verko respegulas la judan problemaron, antisemitismon same kiel judan fanatikismon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Jüdische Orgel (Juda orgeno, 1922)
  • Hugo. Tragödie eines Knaben (Hugo. Tragedio de knabo, 1924)
  • Die nachgeholten Freuden (Aldonaj ĝojoj, 1927)
  • Steffi oder Familie Dörre überwindet die Kriese (Steffi aŭ familio Dörre venkas krizon, 1934)
  • Tronfolger (Tronheredonto, 1938)
  • Die Pflicht (Devo, 1949)
  • Der Kammerdiener (Ĉambristo, 1945)