Ludwig Wucke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ludwig Wucke

Christian Ludwig WUCKE (naskiĝinta la 28-an de januaro 1807 en Salzungen, mortinta samloke la 1-an de majo 1883) estis germana esploristo de legendoj, pentristo kaj dialekta verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la apotekisto kaj kuracisto Gotthilf Theodor Wucke kaj de Dorothea Brückner li perdis la patron jam en la aĝo de sep jaroj. La patro ekmalsaniĝis kuracinte francajn soldatojn kiuj retiriĝis el la Batalo de Leipzig en 1813 kaj suferis je tifo. Jam en junulaj jaroj senteblis ĉe Ludwig granda talento pri pentrado kaj desegnado.

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe la gimnazio de Meiningen li studis - plenumante la patrinan volon - inter 1826 kaj 1829 ĉe la Universitato de Jena jursciencojn. Li aniĝis al la studenta korporacio Jenaische Burschenschaft en kiu li havis estrantan rolon kaj konatiĝis kun la poeto Ludwig Bechstein. Kun li havis profundan amikecon. Post tri jaroj li tamen decidis forlasi jursciencojn agnoskante la verajn talentojn kiel artisto. Pro engaĝiĝo naciempolitikaj li ankaŭ ne estis perfekte preparita por trapasi la necesajn jursciencajn ekzamenojn. Tiutempe estiĝis pluraj akvareloj pri la silueto de Salzungen. Pro financaj kialoj li ne povis pluevoluigi sin teorie kaj praktike je artakademio. Laborserĉante li iris al onklo en Vestfalio kiu ankaŭ ne povis helpi. Tie li hazarde renkontis rekrutigistojn kaj li jesis iĝi soldato en la armeo de Nederlando. Li batalis en 1830 en taĉmento de princo Karlo Bernardo (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kontraŭ la katolikaj belgoj kaj promociiĝis je kaporaleco. Libertempe li pentris pejzaĝojn kaj estiĝis la motivserio Holandaj akvareloj. Pro okulmalsano post infekto komencis blindiĝo. En la aĝo de 29 jaroj, estante apenaŭ vidkapabla, li revenis en 1836 al la naskiĝurbo Salzungen. Li ja esperis trovi kuracistan helpon almenaŭ tie kaj deziris zorgiĝon fare de la patrino kaj aliaj parencoj.

Dependante de helpado li sukcese faris multajn migradojn en la regiono de Werra-rivero, de Rhön kaj en la Turingia Arbaro. Tie evoluis nova pasio lia, nome la kolekto de popolaj legendoj, regionhistoriaj priskriboj kaj dialekta poezifaro. Amiko el feliĉaj universitataj jaroj, Friedrich Hofmann publikigis en sia libro Weihnachtsbaum kelkajn poemojn de Wucke. Tio instigis lin daŭrigi la paŝidatan vojon. En 1864 aperis la kolekto de wucke-aĵoj Sagen der mittleren Werra, der angrenzenden Abhänge des Thüringer Waldes, der Vorder- und der hohen Rhön sowie der fränkischen Saale. En 1865 eldonitis la unua eldono de liaj dialektaj poeziaĵoj sub la titolo Uiß minner Haimet. Samjare lia patrino forpasis, kiu estis zorginta pri li ne tute tri jardekojn. En 1873 oni aljuĝis por pli ol 800 kolektitaj sagaoj al Wucke Schiller-premion kaj monsumon de 200 taleroj.

Enurbe Wucke ĝuis altestimon kiel homo kaj poeto kaj volonte gastis ĉe festoj kaj kutimtabloj gastejaj kie li ŝatis distri la ĉeestantojn.

Li mortis pro sekvoj el femurfrakturo post falo el brakseĝo. Bazaltkolono, kiun li mantuŝante trovis en la Rhön-regiono, iĝis tomboŝtono laŭ lia volo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En la 30.4.1911 starigitis por Wucke monumento en la ĉelaga Rathenau-parko. Strato en Bad Salzungen krome nomtitis por li kaj ĉenaskiĝdome, ĉe la nuna kafejo Café Bein, muntitis relieftabulo. Poste ankoraŭ la lernejo Ludwig-Wucke-Schule kompletigis la memorkulturon porwucke-an.[1]

Laŭlonge de la migradopado Pummpälzweg estas lignaj skulptaĵoj el la sagaa mondo de Wucke kaj Bechstein.

Verka ekzemplo[redakti | redakti fonton]

D'r Bäck un die Bäckersche

E Zwiegespreech (Motto: Me blinn leine)

„Hanns, hörschte nett, d’r Gickel kräht“!
„I freilich doch! Båß meis’s verschlät!
Dås ös erscht Vitter Haine sinner;
Wårt närt e Wiel, glich kräht au minner.“
„Dou håst au räächt, båß’s ons ångött!
Un bann die Sonn åm Himmel stött,
Mei wunn ons dådröm nött bekömmer,
Die Ziete wärrn vun sälwer schlömmer
D’r Tååk öß laank, die Wåår wörd hårt,
Bär Seemel wöll, der kånn gewårt.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sagen der mittleren Werra nebst den angrenzenden Abhängen des Thüringer Waldes und der Rhön, Sagensammlung, Salzungen 1864: 1. Bd. Rechtes Werra-Ufer (Digitalisat), 2. Bd. Linkes Werra-Ufer (Digitalisat)
  • Uis minner Heimet, (poemoj kaj prozaĵoj en salzungen-a dialekto), 1865
    • Uiß minner Haimeth. Gedichte und Prosastücke in Salzunger Mundart, dua eldono, Salzungen 1890
  • Der Jägerstein (novelo)
  • Der Haarkäufer (novelo)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • E. Schwarz: "Ludwig Wucke, ein blinder Dichter und Sagensammler". Ĉe: Thüringer Vereinigung für Heimatpflege (eld.): Jahrbuch 1912, p. 96–98 (Erfurt 1913)
  • Art. "Wucke, Christian Ludwig" far Paul Mitzschke, che: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 55 (1910), p. 125–126 (tie chi interrete)
  • Helge Dvorak: Biographisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Band II: Künstler. Winter, Heidelberg 2018, ISBN 978-3-8253-6813-5, p. 732–733.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hartmut Ruck: Chronik von Bad Salzungen, Druckerei Thümmes, Bad Salzungen 2000, p. 63

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ludwig Wucke en la germana Vikipedio.