Ludwig von Alvensleben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig von Alvensleben
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1800 (1800-05-03)
en Berlino
Morto 4-an de aŭgusto 1868 (1868-08-04) (68-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio of Alvensleben vd
Profesio
Alia nomo Gustav Sellen • Clodwig • Chlodwig vd
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl Ludwig Friedrich Wilhelm Gustav von Alvensleben (naskiĝinta la 3-an de majo 1800 en Berlino, mortinta la 4-an de aŭgusto 1868 en Vieno) estis germana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ludwig von Alvensleben originis el dinastio de la Alvenslebenoj (Malsupra Germanio). Jam kiel 13-jarulo li partoprenis la liberigajn batalojn kaj strebis unue je oficira kariero. En 1823 li forlasis la armeon kaj finstudis jursciencojn en Lepsiko. Tie li poste vivis kiel liberprofesia verkisto. En 1830 li arestitis mallongan tempon pro iu en Halle (Saale) presita kontraŭpolica skribitaĵo kun la titolo Schatten und kein Licht. En 1836 li transloĝiĝis al Meiningen kie li gvidis dum mallonga tempo la Dukan teatrejon. En 1841 li iris al Vieno, kie li aktive patroprenis la Revolucion de 1848. Je la fino li kondamnitis je morto kaj poste amnestiitis je unu jaro da malliberigo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Alvensleben estis multflanke aktiva amuzigverkisto. Li verkis sub la pseŭdonimoj "Gustav Sellen" kaj "Chlodwig" serion da propraj noveloj kaj romanoj. Li ankaŭ sukcese tradukis el la lingvoj angla kaj franca kaj iĝis eldoisto de diversaj gazetoj. Ankoraŭ hodiaŭ gravas teatrohistorie la de li en la 1832-a jaro fondita gazeto Allgemeine Theater-Chronik, kiu aperis ĝis 1873 kaj kiun li redaktis ĝis 1837. Krome li eldonis kune kun Friedrich de la Motte Fouqué inter 1840 kaj 1844 la gravan gazeton Zeitschrift für den Deutschen Adel.

Inter liaj tradukaĵoj menciindas la verkoj de Napoleono Bonaparte (6 volumoj, Chemnitz 1940), de Eugène Sue Sämmtliche Werke (Leipzig 1838-46; 24 volumoj) kaj de Honoré de Balzac, Moliero, Alexandre Dumas (patro), Jonathan Swift (La vojaĝoj de Gulivero), Defoe (Robinson Crusoe), Giacomo Casanova (Rememoroj, en 13 volumoj).

En 1833 li eldonis Lügenkaiser – destinoj de s-ro Münchhausen la pli juna kun fortaj aktualaj aludoj kritikaj. Aliaj propraj verkoj jenas i.a.: Erzählungen (Halberstadt 1830), Der strafende Burggeist (romano historia, Meißen 1830), Novellen und Erzählungen (Nürnberg 1831), Der entlarvte Jesuit (Meißen 1831 – pluraj eldonoj), Lebens- und Reisebilder und Novellen (Leipzig 1841), Enzyklopädie der Gesellschaftsspiele (Leipzig 1853, naŭ eldonoj ĝis 1893), Polterabend-Scherze (Quedlinburg 1858, naŭ eldonoj ĝis 1888), Garibaldi (biografio, Weimar 1859), Fürst Lobkowitz oder: Die Rache bis über das Grab (romano historia, 3 volumoj, Wien 1862/63), Allgemeine Weltgeschichte für das Volk (3 volumoj, Wien 1865–1872).

Familio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de la prusia majoro husara August von Alvensleben (1775–1819) el la dinastio Redekin kaj de grafino Charlotte von Schlippenbach el la dinastio Schönermark (1777–1831). La jaron 1828 edzinigitis de li Florentine Herzog (1807–1833); en 1834 Elvire Böhn (1818–1853) kaj en 1853 Emma Greiffeld (1831–1909). Sume li havis naŭ infanoj el kiuj mortis kvin dum infana aĝo. Lia avino estis la aktorino Friederike von Alvensleben, fraŭline von Klinglin (1749–1799). Tiu ĉi linio estingitis kun Bodo von Alvensleben maskle.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ludwig von Alvensleben (Schriftsteller) en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]