Luganska Popola Respubliko
Lugansko | |
Luganska Respubliko | |
Луганская народная республика | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: nacia himno | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Lugansko |
Oficiala(j) lingvo(j) | rusa lingvo, ukraina lingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | rusa |
Plej ofta(j) religio(j) | ortodoksismo |
Areo | 26 684 km² |
Loĝantaro | 1 469 097 (1-a de aprilo 2018) |
Loĝantoj | luganskanoj |
Horzono | +2 |
Politiko | |
Politika sistemo | prezidenta respubliko |
Ŝtatestro | Leonid Paseĉnik |
Ĉefministro | Sergey Kozlov |
Sendependiĝo disde Ukrainio | 12-a de majo 2014 |
Ekonomio | |
Valuto | Rusia rublo (RUB) |
Luganska Popola Respubliko (ruse Луганская народная республика) estas parte agnoskita ŝtato situanta en Donbaso, kiu laŭ internacia juro estas orienta parto de Ukrainio. Ĝi estas agnoskita de Rusio, Sirio kaj Nord-Koreio. Multaj politologoj konsideras ĝin marioneta ŝtato de Rusio. Ukrainio konsideras ĝin terorista organizo.[1][2][3]

Historio[redakti | redakti fonton]
La respubliko kreiĝis kadre de la politika krizo en Ukrainio, kaŭzita de Eŭromajdano kaj perforta eksigo de la prezidanto Viktor Janukoviĉ. La agado komenciĝis la 7-an de aprilo 2014, kiam separistoj okupis konstruaĵon de provinca administrejo kaj urba konsilantaro en Lugansko. Semajnon poste aktivistoj ekregis plurajn administrejojn en multaj urboj de Luganska provinco.
La ŝtato estis establita post referendumo, okazinta la 11-an de majo 2014.[4]
Igor Plotnickij eksiĝis el sia posteno kiel estro de la respubliko pro sanproblemoj. Leonid Paseĉnik estis nomumita al la posteno de la aganta estro de la LPR.
La 25-an de novembro 2017, la rezigno de Igor Plotnickij estis akceptita de la Popola Konsilio de LPR. Leonid Paseĉnik estis unuanime aprobita kiel estro de Luganska Popola Respubliko.
La 22-an de februaro 2022 prezidanto de Rusio Vladimir Putin subskribis la ukazon pri agnosko de Luganska Popola Respubliko. Sekvis subskribo de traktatoj pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo. Du tagojn pli poste komenciĝis la invado de Rusio en Ukrainion.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Jones, Sam."Ukraine fighting points to Russia designs for puppet state". // Financial Times (angle)
- ↑ Socor, Vladimir (2016). "Conserved Conflict: Russia's Pattern in Ukraine's East". In Iancu, Niculae; Fortuna, Andrei; Barna, Cristian; Teodor, Mihaela (eds.). Countering Hybrid Threats: Lessons Learned from Ukraine. Washington, DC: IOS Press. pp. 187–192. ISBN 978-1614996507. (angle)
- ↑ Rosjanie od roku szykują Donbas do eskalacji // www.gazetaprawna.pl (pole)
- ↑ Ukraine crisis: Will the Donetsk referendum matter? (angle). BBC. Alirita 2014-05-12.