Lugo (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lugo, estas urbo en la aŭtonoma regiono de Galegio, Hispanio.

Loĝantaro: ĉ. 90.000 homoj. Ĝi situas en plataĵo, kun alteco de ĉ. 600 m., proksime al kiu troviĝas la rivero Minjo.

La urbo estis fondita en la jaro -12 de romiana legato Paulo Fabio Máximo, kun la nomo Lucus Augusti.

Monda heredaĵo de UNESKO

Ankoraŭ restas pecoj de tiu periodo, el kiu la plej grava estas la Murego, kiu ĉirkaŭas la centron de la urbo, kaj kiu estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Situo de Lugo en Hispanio

Provinco

Lugo estas ĉefurbo de samnoma provinco. Ĉefaj urboj krom la ĉefurbo estas Monforte, Viveiro, Ribadeo, Vilalba, Sarria, Chantada kaj Mondoñedo.


Eksteraj ligiloj