Luhanska provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Luhanska oblasto)
Luganska provinco
(Луганська область)
provinco
Luhanska provinco en Ukrainio (klakmapo)Aŭtonoma Respubliko KrimeoTranskarpata provincoLviva provincoIvano-Frankivska provincoĈernivca provincoTernopila provincoVolina provincoĤmelnicka provincoRivna provincoĴitomira provincoVinica provincoOdesa provincoOdesa provincoMikolajeva provincoĤersona provincoKirovohrada provincoĈerkasa provincoKieva provincoZaporiĵa provincoDnipropetrovska provincoPoltava provincoĈernihiva provincoSumia provincoĤarkiva provincoDonecka provincoLuhanska provinco
Luhanska provinco en Ukrainio (klakmapo)
Oficiala nomo: Луганська область
Lando Ukrainio Ukrainio
Historia regiono Ora Hordo (1236-1502)
Najbaras kun
Riveroj Luhanka, Donec
Ĉefurbo Lugansko
Areo 26 684 km² (2 668 400 ha)
Loĝantaro 2 331 800 (1.1.2009)
Denseco 87,39 loĝ./km²
Fondita 3-a de junio 1938
Guberniestro Serhiy Haidai

(ekde )

Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo
Telefona prefikso +380-64
Kodo ISO 3166-2 UA-09
AKU BB
Administra divido -
Rajonoj (Distriktoj) 18
Luhanska provinco
Luhanska provinco
Luhanska provinco
Vikimedia Komunejo: Luhansk Oblast
Statistiko: www.lugastat.lg.ua
Retpaĝo: www.loga.gov.ua

Luhanska provinco[1] (ukraine Луганська область, Luhanska oblast; ruse Луганская область, Luganskaja oblast) estas unu el la 24 subŝtatoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas область. Ĝia teritorio situas en la plej orienta parto de Ukrainio kaj norde, oriente kaj sude limas kun Rusio.

La plej gravaj urboj estas krom la administra centro Luhansko (Луганськ) la urboj Alĉevsk (Алчевськ), Antracit (Антрацит), Kipuĉe (Кипуче), Brjanka (Брянка), Sorokino (Сорокине), Ĥrustalnijo (Хрустальний), Lisiĉansk (Лисичанськ), Severodonecko (Сєверодонецьк), Kadijivka (Кадіївка) ĝis majo 2016 oficiale Staĥanov (Стаханов) kaj Dovĵansk (Довжанськ). Inter 1935-1958 kaj 1970-1990 la oficiala loknomo de la ĉefurbo estis Voroŝilovgrad, kaj tiam ankaŭ la subŝtato nomiĝis Voroŝilovgrada provinco.

Unu el pli malnovaj urboj estas Starobilsk.

En la regiono vivas proksimume 2,41 milionoj da homoj (stato de decembro 2005).

27-an de aprilo 2014 jaro okazis sindeklaro de Luganska Popola Respubliko en limoj de Luhanska provinco. Dum Donbasa milito sur teritorio de Luhanska provinco okazis intercivitana milito kian kaŝe subtenis Rusio. La 11an de majo 2014 okazis referendumo pri sendependeco en la regionoj de orienta Ukrainio, nome Donecko kaj Luhansko/Lugansko. Dum la 23-27-an de septembro 2022 jaro en areo de akupita parto de Luhanska provinco okazis adulterita referendumo, kies rezulton Rusio uzis por aneksi la okupitan teritorion en kadron de Rusia Federacio[2].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro de la provinco laŭ etnoj (2001):

Kronologio de la kunteksto[redakti | redakti fonton]

  • 30a de marto de 2014. Okazas manifestacioj en la provincoj de Donecko kaj Lugansko favore al pli granda aŭtonomeco. Protestoj aperis sur la orienta parto de Ukrainio iuj separatistoj t.e. "nekonataj soldatoj", en rusiaj militaj uniformoj sen insignoj, tamen kun rusiaj Kalaŝnikov-mitraletoj kaj aliaj tipe rusiaj armiloj, fakte t.e. anoj de de rusa FSB (Federala Sekur-Servo aŭ ankaŭ nomata Federala Servo por Kontraŭspionado). La separatistoj okupigas administraciejojn ekz. en la jenaj urboj de la orienta Ukrainio (vidu la apudajn mapojn kun la montritaj situoj de la koncernaj urboj) Slovjansko, Mariupolo (vidu la apudan mapon), Luhansko (vidu la apudan mapon), Ĥarkovo / Ĥarkivo (vidu la apudan mapon), Donecko (vidu la apudan mapon), Horlivka, Jenakijevo, la separatistoj ofte uzas homajn ŝirmŝildojn, estas jam mortintoj kaj multe da vunditoj.

Donbasa milito[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]