Luigi Malerba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luigi Malerba
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1927 (1927-11-11)
en Berceto
Morto 8-an de majo 2008 (2008-05-08) (80-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza" vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristofilmreĝisoro • poeto-juristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luigi MALERBA, vere: Luigi Bonardi, (naskiĝinta en la 11-a de novembro 1927 en Berceto, mortinta en la 8-a de majo 2008 en Romo) estis itala verkisto. Dum la 1960-aj jaroj li famiĝis kiel noviganto de la itala literaturo.

Vivo kaj graveco[redakti | redakti fonton]

Post jurscienca studo li estis de 1949 ĝis 1951 kuneldonanto de la filmarta fakgazeto Sequenza. En 1963 li kunfondis la avangardisman aron Gruppo 63. Li laboris kiel scenaristo kaj intertempe kiel estro de societo pri la esplorado de reklamadstrategioj.

Kune kun Italo Calvino kaj Giorgio Maganelli li nombriĝis al la plej eminentaj eksperimentantaj kaj lingvokritikantaj aŭtoroj de la itala postmilita literaturo, kiuj intencis forlasi la tiam regantan novan realismon.

Priskribo de la verkoj kaj de ties temoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj temoj en la verkaro estas la komunikadproblemoj de la ĉefroluloj, la malfacilo de la esprimila funkcio de lingvo kaj de la ekkono de aĵoj.

Neparolemaj-lakonaj kaj eĉ neparolantaj estas la homoj el lia unua rakonta volumo La Scoperta dell' alfabeto (1963). En Il Serpente (1966) la heroo revema pli kaj pli forlasas la realan mondon. Li mortigas la amantinon pensante ke nur tial eblus kompleta posedo de ŝi.

Facila ŝanĝado de loko kaj tempo kaj la duobligo de travivaĵoj karakterizas lian artistan romanon Le pietri Volante (1992).

Gaja estas la verko Itaca per sempre (1997), parafrazo de la historio de Odiseo kaj Penelopo.

La eseo La composizione del sogno (2002) estas profunda pritraktado de la fenomenoj de sonĝado.

La historia romano Il circolo di Granada (2002) temas pri tempo kaj maldaŭro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Paolo Mauri, Malerba, La nuova Italia ("Il Castoro" n. 122), Firenze, 1961.
  • Giuliano Manacorda, Letteratura italiana d’oggi 1965-1985, Editori Riuniti, Roma, 1972, pp. 129–131.
  • Francesco Muzzioli, Malerba: la materialità dell'immaginazione, Bagatto, Roma, 1988.
  • Paola Gaglianone (eld.), Conversazione con Luigi Malerba: elogio della finzione, Nuova omicron, Roma, 1998.
  • Walter Pedullà, Antirealisti astrattisti informali: Luigi Malerba, en: Nino Borsellino e Walter Pedullà (eld.), Storia generale della letteratura italiana, Federico Motta, Milano, 2004, vol. XV, pp. 289–304.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]