Saltu al enhavo

Luigi Sturzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luigi Sturzo
Persona informo
Luigi Sturzo
Naskiĝo 26-an de novembro 1871 (1871-11-26)
en Kaltaĝirone
Morto 8-an de aŭgusto 1959 (1959-08-08) (87-jaraĝa)
en Romo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio (1946–1959)
Reĝlando Italio (1871–1946) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato
Universitato de Romo "La Sapienza" Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Itala kristan-demokrata partio
Italian People's Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Mario Sturzo (mul) Traduki kaj Emanuela Sturzo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto
politikisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Romo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luigi STURZO, ankaŭ Don Sturzo (n. la 26-an de novembro 1871 en Caltagirone, Sicilio ; m. la 8-an de aŭgusto 1959 en Romo) estis itala pastro kaj politikisto, elstara figuro en la kristana demokrata movado. ofte nomata "klerikala socialisto". [1]

Sturzo estis ordinita pastro en 1894, poste studis filozofion en Katanio kaj Romo, kaj de 1905 ĝis 1920 estis vicurbestro ( prosindaco ) de sia naskiĝurbo, kaj de 1915 unu el la gvidantoj de la Itala Municipa Unio. Jam aktiva ekde 1898 en realigo de kristan-demokrata unio, precipe en la municipa sfero, li prenis la iniciaton en januaro 1919 per alvoko por la formado de la Itala Popola Partio (Partito Popolare Italiano), kies ĝenerala sekretario li fariĝis. Sub lia energia gvidado, la partio akiris tre grandan sekvantaron. Post kiam Faŝismo ekregis en oktobro 1922, tamen, streĉiĝoj ekestis ene de la partio pri ĝia pozicio rilate al la nova movado, kaj Sturzo, kiu akre kritikis la diktatoran konduton de Mussolini, estis persvadita de premo de la Vatikano demisii kiel Ĝenerala Sekretario (julio 1923) por ne endanĝerigi la koherecon de la partio aŭ la bonan rilaton inter la Vatikano kaj la itala registaro per sia persono. [2][3] En la sama jaro li elmigris al Britio, kaj poste enmigris al Usono en 1940. En 1946 li revenis al sia patrujo, kie en 1953 li estis nomumita dumviva senatano.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Servant of God Luigi Sturzo. Santi e Beati. Alirita 15 August 2017 .
  2. Vincenzo Salerno (2006) Luigi Sturzo. Best of Sicily Magazine. Alirita 15 August 2017 .
  3. Sturzo, Luigi (1871-1959). Encyclopedia.com (2006). Alirita 15 August 2017 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]