Luigi Tola
Aspekto
| Luigi Tola | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1934 |
| Morto | la 21-an de septembro 1993 |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Italio (1946–) Reĝlando Italio (–1946) |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Luigi TOLA estis esperantista blindulo, aktiva en la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE). Li naskiĝis en 1934 kaj mortis en aĝo de 58 ĝis 59 jaroj la 21-an de septembro 1993. En la oficperiodo 1989-1992 li oficis kiel UEA-komitatano de LIBE. En tiu periodo li vivis en Sassari, ĉefurbo de la homonima provinco Sassari en Sardio - supozeble li vivis multe pli longe tie, eble la tutan vivon, sed simple ĝis nun nur dokumentiĝas la lastaj kvar jaroj de sia vivo.[1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ listigo de la komitato en la Jarlibro de UEA 1990, p. 18

