Luis Antonio Tagle
| Luis Antonio Tagle | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 21-an de junio 1957 (69-jaraĝa) en Manilo | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Etno | Filipinanoj vd | ||||
| Lingvoj | angla • tagalogo • itala vd | ||||
| Loĝloko | Romo • Manilo vd | ||||
| Ŝtataneco | Filipinoj | ||||
| Alma mater | Universitato Ateneo de Manilo Katolika Universitato de Usono lernejo Sankta Andreo en Parañaque, Filipinoj | ||||
| Subskribo | |||||
| Profesio | |||||
| Okupo | katolika episkopo (2001–) • katolika sacerdoto (1982–) | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Luis Antonio Tagle estas filipina katolikisma kardinalo, membro de la Latina eklezio, la plej granda de la 24 proprajuraj katolikaj eklezioj, kiuj konsistigas la Katolikan Eklezion. Li naskiĝis la 21-an de junio 1957 en Manilo, do nun estas 69-jaraĝa, kaj partoprenas la konklavon 2025, la kunvenon de ĉiuj kardinaloj de tiu eklezio kiuj kunvenos en Vatikanurbo en majo 2025 por elekti la posteulon de papo Francisko, mortinta la 21-an de aprilo 2025, el inter ĉiuj kun-kardinaloj kiuj en la mortotago de Francisko estis malpli ol 80-jaraĝaj.
Katolika sacerdoto ekde 1982 kaj katolika episkopo ekde 2001, li estis levita al la kardinaleco fare de Benedikto la 16-a la 24-an de novembro 2012. Inter 2011 kaj 2019 li estis ĉefepiskopo de la diocezo Manilo, kaj ekde tiam funkcias kiel vicprefekto por la sekcio de unua evangelizado de papa institucio nomata Dicasterium por evangelizado. Ĵurnalismaj observantoj de papaj elektoj konsideras lin inter tiuj kardinaloj pli verŝajnaj iĝi papo ol aliaj - do la internacia amaskomunikilaro deklaris lin aparte "papigebla" kandidato.[1][2][3][4] Konsiderante ke la aro de "papigeblaj" kandidatoj estas afero de spekulado de la amaskomunikiloj kaj de multaj pliaj interesitoj, la elekto de ne-"papigebla" kardinalo ne estas malofta, do neniu povas certe prognozi la rezulton de la elekto, sed tiel estas dum ĉiu konklavo kiu enfermite en la vatikana gastejo Domo de Sankta Marta kaj en la renoma apuda Siksta Kapelo tiom longe kunvenos kaj diskutos ĝis estos konsento pri la nova papo.

Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo de la 22-a de aprilo 2025: Wie volgt Franciscus op? Hier zijn een handvol topkandidaten en la flandra gazeto De Morgen (nederlande)
- ↑ artikolo de la 21-a de aprilo 2025 en la brita retejo politico.eu (angle)
- ↑ artikolo de la 22-a de aprilo 2025 en la retejo Pillar Catholic: Right, left, and center, why is no cardinal good enough to be papabile anymore? (angle)
- ↑ artikolo de la 21-a de aprilo 2025 en la novaĵagentejo Associated Press (angle)

