Luis Hernández Yzal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Luis (aŭ Lluís) HERNÁNDEZ YZAL (naskiĝis la 25-an de septembro 1917 en Barcelono - mortis la 24-an de februaro 2002) estis apotekisto kaj fondinto de la Hispana Esperanto-Muzeo (HEM) en Sant Pau d'Ordal apud Barcelono.

De 1944 Hernández vivis en en la kataluna vilaĝo Sant Pau d'Ordal (parto de la komunumo Subirats), ĉ. 37 km de Barcelono direkte al Taragono, ĉar laŭ la tiamaj leĝoj la nombro de apotekoj estis limigitaj kaj necesis aspiri pri vaka apoteko, kiun li trovis tie.

Esperanton li eklernis en 1956, sed nur aktivis post partopreno en la hispana kongreso de Esperanto en Barcelono en 1963. Li baldaŭ fariĝis dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj ekkolektis esperantaĵojn de ĉ. 1966/1967. Jam en 1968 li inaŭguris la Hispanan Esperanto-Muzeon en apuda ĉambro de sia apoteko. Post kvar aŭ kvin jaroj tiom da materialo kolektiĝis, ke la Esperanto-ĉambro kaj la propra hejmo ne plu sufiĉis. Hernández pro tio konstruis apartan domon en apuda strato, al kiu li translokigis la kolekton.

Li eldonis diversajn katalogojn de siaj kolektoj. Kun la hungara kolektanto Árpád Máthé li kunlaboris en "Rondo Takács" cele al interŝanĝo de kolektaĵoj kaj verkado de aktualigo de la "Katalogo de la Esperanto-Gazetaro" de József Takács.

Hernández Yzal krome aktivis en la katolika, kataluna kaj hispana Esperanto-movadoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Zilah, Eugène de [EdZ]. Intervjuo kun Luis Hernandez. En: La Gazeto (Metz) vol. 1 (1985), n-ro 5, p. 11-15 (kun fotoj de Hernández kaj lia edzino kaj de la Muzeo)
  • Zilah, Madeleine de. Luis Hernandez kaj ni. En: La Gazeto (Metz) vol. 1 (2003), n-ro 103, p. 16

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]