Saltu al enhavo

Luis Herrera Campins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis Herrera Campins
Persona informo
Luis Herrera Campins
Naskiĝo 4-an de majo 1925 (1925-05-04)
en Acarigua
Morto 9-an de novembro 2007 (2007-11-09) (82-jaraĝa)
en Karakaso
Tombo East Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Venezuelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Centra Universitato de Venezuelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Copei (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Luis Herrera Campins
Familio
Gefratoj Pablo Herrera Campíns (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo advokato politikisto ĵurnalisto juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luís HERRERA CAMPINS (naskiĝis la 4-an de majo 1925 en Acarigua, Portuguesa; mortis la 9-an de novembro 2007 en Karakaso) estis prezidanto de Venezuelo de 1979 ĝis 1984. Li estis membro de la Kristandemokrata partio (COPEI). [1]

En 1969 li estis elektita Ĝenerala Sekretario de la Kristandemokrata Organizo de Ameriko. De 1974 ĝis 1979 li estis senatano de la ŝtato Lara.

La 3-an de decembro 1978, li venkis en la prezidanta elekto. La 12-an de marto 1979, li ĵuris kiel Prezidanto de Venezuelo, anstataŭigante Carlos Andrés Pérez de la Partio de Demokrata Agado, kiu ŝtatigis la naftoindustrion.

En la kampo de ekstera politiko, en 1980 li subskribis ekonomian interkonsenton kun Meksiko pri la komuna transportado de nafto al la landoj de Centra Ameriko kaj Karibio. En 1982, Herrera subtenis Argentinon en la milito kontraŭ Britio pri la Falkland-Insuloj, lerte ekspluatante kontraŭ-usonanajn kaj kontraŭ-britajn sentojn en la socio. Sur tiu ondo, li prezentis teritoriajn postulojn al la iama brita kolonio, najbara Gujano. Lia registaro ankaŭ agnoskis la Araban Demokratian Saharan Respublikon kiel suverenan ŝtaton en Okcidenta Saharo.

Naftokrizo

[redakti | redakti fonton]

Dum la regado de Campín, la naftoproduktanto Venezuelo spertis la Duan Naftokrizon, ekigitan de la Iran-Iraka Milito, kiel orimpetegon; la naftoprezoj triobliĝis. Tamen, la registaro ne sukcesis kontroli sian eksteran ŝuldon, parte ĉar la naftoprezoj denove kolapsis ekde 1983.

La ekonomio stagnis ekde 1979 kaj baldaŭ poste falis en recesion. La 18-an de februaro 1983, la bolivaro estis malplivalorigita (la malnova kurzo de 4,3 bolivaroj por dolaro estis anstataŭigita per sistemo de multoblaj kurzoj), amasa kapitalfuĝo komenciĝis, kaj la ekstera ŝuldo de Venezuelo altiĝis al 30 miliardoj da usonaj dolaroj komence de 1983.

Antaŭe:Prezidanto de VenezueloPoste:
Carlos Andrés Pérez1979 - 1984Jaime Lusinchi


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Romero, Simon, "Luis Herrera Campíns, Venezuela Leader, Dies at 82", The New York Times, 2007-11-13. (en-US)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Viernes Negro, nigra vendredo, la 18-a de februaro 1983, kiam la venezuela bolívaro estis konsiderinde malplivalorigita kompare kun la usona dolaro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]