Lluís Mimó Epinalt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Luis Mimo Espinalt)
Jump to navigation Jump to search
Lluís Mimó Epinalt
(Ludoviko Mimoo)

Esperantologo, gramatikisto, tradukisto, vortaristo, iniciatinto de la Analiza Skolo
Personaj informoj
Naskiĝo 1913
Morto 1986
en Sabadell
Nacieco hispano (kataluno)
Aliaj nomoj Ludoviko Mimoo
Ŝtataneco Hispanio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto, hispana lingvo
Esperanto
Verkis en Esperanto Perfekteco de la Esperantaj Verboj; Decidaj Argumentoj. Postparolo kaj studo pri la participoj, komplementaj al la verko Perfekteco de la Esperantaj Verboj; Kompleta lernolibro de regula Esperanto;
v  d  r
Information icon.svg
Kovrilpaĝo de Perfekteco de la Esperantaj Verboj.

Lluís MIMÓ EPINALT (esperantigita kiel Ludoviko Mimoo) naskiĝis 1913, mortis 1-an de majo 1986 en Sabadell, estis kataluna esperantologo, tradukisto, gramatikisto kaj vortaristo.

Mimoo estas konata en Esperantujo precipe kiel iniciatinto de la t.n. Analiza Skolo. Liajn ideojn pri "Fundamentkonforma Esperanto" oni povas ĉerpi el liaj eldonaĵoj pri gramatikaj demandoj kaj liaj respondoj. Liajn rezultojn transprenis kaj evoluigis Rikardo Ŝulco.

Li krome tradukis diversajn poemojn kaj du verkojn de aŭtoroj el la kataluna renesanco je la komenco de la 19-a jarcento. Li estis kunlaborinto por la hispana parto de la Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro en naŭ lingvoj, kiun redaktis Feiko Munniksma (1974). Lia vortaro hispana-Esperanto restis nepublikigita.

Verkoj (elektaĵo)[redakti | redakti fonton]

Tradukoj (elektaĵo)[redakti | redakti fonton]

  • Carles Soldevila 1975 : Du komedioj
  • José Zorrilla (1817-1893) 1981 : Don Juan' Tenorio (versa dramo 1844)
  • Benito Pérez Galdós (1843-1920), Doña Perfecta (romano 1876), Nepublikigita

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]