Luis de Borbón y Farnesio
Luis Antonio Jaime de Borbón y Farnesio (naskiĝis la 25-an de julio 1727, mortis la 7-an de aŭgusto 1785) estis Infanto de Hispanio, 13-a Grafo de Chinchón. Filo de la reĝo de Hispanio Filipo la 5-a kaj lia dua edzino Isabel Farnesio. Li eniris en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej juna kardinalo en la historio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Luis Antonio, naskiĝis la 25-an de julio 1727 en Madrido, en la familio de la reĝo de Hispanio Filipo la 5-a kaj lia dua edzino Isabel Farnesio. En 1735 (en la aĝo de 8 jaroj) li fariĝis kavaliro de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo. La 9-an de septembro de la sama jaro li fariĝis Ĉefepiskopo de Toledo, kaj la 19-an de decembro li fariĝis kardinalo en Romo (listita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej juna kardinalo en la historio). Luis Antonio estis mecenato. Li subtenis: la komponiston Luigi Boccherini, la arkitekton Ventura Rodríguez, la pentriston Francisco de Goya. La 18-an de decembro 1754 li forlasis la eklezian karieron kaj ricevis la titolon de Grafo de Chinchón.
Li mortis la 7-an de aŭgusto 1785 en Arenas de San Pedro, kie li estis subteninta sian kortegon de artistoj.
Familio
[redakti | redakti fonton]La 27-an de junio 1776 en Olías del Rey li morganate edziĝis kun María Teresa de Vallabriga y Rozas (1857-1820), filino de José Ignacio de Vallabriga y Español kaj de Josefa de Rozas y Drummond de Melfort.
Infanoj:
- Luis María de Borbón y Vallabriga (1777-1823) - Infanto de Hispanio, kardinalo kaj ĉefepiskopo de Toledo.
- Antonio María (1779) frue mortis.
- María Teresa de Borbón y Vallabriga (1779-1828)
- María Luisa de Borbón y Vallabriga (1780-1846)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Луис Антонио Хайме, граф Чинчон" en la rusa vikipedio (fonta versio 97386982). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |

