Luis de Pablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Luis de Pablo.

Luis de Pablo Costales (Bilbao, 28-a de januaro de 1930) estas komponisto hispana.

Li studis juron en Madrido ĝis 1952. Pri muziko li estis memlernanto sed lernis ankaŭ kun kelkaj majstroj kiaj Maurice Ohana, Max Deutsch kaj aliaj. Ekde fine de la 1950-aj jaroj li dediĉis sin al kreado kaj fondado de eksperimentaj grupoj kaj aktivado por la moderna muziko.

Li profesoris, prelegis kaj kunlaboris por kina muziko ekzemple kun reĝisoroj Carlos Saura kaj Víctor Erice.

Li estas edzo de la pentristino Marta Cárdenas.