Luis von Ahn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis von Ahn
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1978 (1978-08-19) (45-jaraĝa)
en Gvatemalurbo
Loĝloko Picburgo
Ŝtataneco Gvatemalo
Alma mater Universitato Carnegie MellonUniversitato Duke • American School of Guatemala
Okupo
Okupo komputosciencisto • universitata instruisto
Verkoj reCAPTCHA
Duolingo
TTT
Retejo https://cs.cmu.edu/~biglou/
http://vonahn.blogspot.com/
vdr

Luis von Ahn (naskiĝis en 19-a de aŭgusto 1978) estas gvatemala entreprenisto kaj asociita profesoro en la komputilscienca departemento ĉe Carnegie Mellon Universitato.[1] Li estas konata kiel unu el la pioniroj de amaskunlaboro kaj estas la fondinto de la firmao reCAPTCHA, kiu estis vendita al Google en 2009. Ankaŭ li kunfondis kaj estras Duolingon[2], popularan lingvo-instruan platformon.[3]

Luis von Ahn kovrilpaĝe de Esperanto sub la Suda Kruco 2015-06

Biografio[redakti | redakti fonton]

Von Ahn naskiĝis kaj kreskis en Gvatemalurbo, kie ambaŭ liaj gepatroj laboris kiel kuracistoj kaj lia familio posedis sukerfabrikon.[4] Li ĉeestis la Usonan Lernejon de Gvatemalo kaj diplomiĝis de ĝi en 1996. Li ricevis honoran titolon en matematiko (summa cum laude) de Duka Universitato en 2000 kaj akiris Ph.D. De Carnegie Mellon Universitato en 2005 sub la kontrolado de profesoro Manuel Blum.[5] En 2006 li aliĝis la fakultaton ĉe la Carnegie Mellon Lernejo de Komputila Scienco.

Luis von Ahn dum Vikimanio en 2015.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luis von Ahn. Carnegie Mellon University. Alirita 13 August 2015.
  2. https://www.bbc.com/mundo/noticias-51241014
  3. "Teaching computers to read: Google acquires reCAPTCHA", Google Official Blog, 16 September 2009. Kontrolita 13 August 2015.
  4. "Profile: Luis von Ahn", PBS.org.
  5. Duke Ugrad Alum Profile: Luis von Ahn. Duke University. Arkivita el la originalo je 2015-07-09. Alirita 13 August 2015.