Luitpoldidoj
La Luitpoldidoj (germane: Luitpoldinger) apartenis al la franka regna aristokrataro kaj leviĝis en la kadro de la reĝa servo en la finiĝanta 9-a jarcento al unu el la gvidaj familioj en la sudoriento de la Karolida Imperio. Ili havas ian parencecan rilaton al la karolidoj, per kiuj ili 893 transprenis la poziciojn de la vilhelmidoj en Karantanio kaj Supra Panonio. La nomdonanta prapatro estas margrafo Luitpold, kiu uzis la malfortecon de la lastaj karolidoj. La bazo de lia ascendo estis, krom la proksimeco al la reĝo, konsiderinda propra posedaĵaro kun emfazo en la Danubo-regiono ĉirkaŭ Ratisbono kaj la akiro de la tieaj graflandoj de la govioj danuba kaj norda. Decidigis krome la hungaraj militoj, kio favorigis la formiĝon de fortaj regionaj potencoj.

Lia filo kaj posteulo Arnulf ekde la komenco klopodis plue fortiki la politikan pozicion. Li trovis la subtenon de la loka nobelaro, kiu revalidigis ties investo-rajtojn. Per la mobilizado de ĉiuj fortoj, inkluzive de la uzo de ekleziaj posedaĵoj, li sukcesis en 913 forpeli la hungaran danĝeron almenaŭ disde sia duklando. Ĉi tiu venko tiom fortigis lian pozicion, ke li nun povis kontraŭstari ankaŭ la volegon de la reĝoj Konrado la 1-a (Orientfranka imperio) kaj Henriko la 1-a inkludi Bavarujon en la regnon. Li batalis por la sendependeco de sia teritorio ĝis la akiro de reĝa krono, sed post diversaj bataloj li estis devigita al aranĝo (kp. la Ratisbonan Traktaton de 921) flegi sindetenecon rilate al la eksteraj aferoj.
Sian privilegian staton li volis transdoni al sia filo Eberhard (ekreganta en 935). Sed Oto la 1-a uzis lian reziston kontraŭ la liudolfida regpretendo en 938 por depozicii lin. Li transdonis la duklandon al Berthold, la frato de Arnulf. La planita geedziĝo de Berthold kun la fratino de Oto, Gerberga, ne okazis. Post la morto de Berthold, Oto la 1-a konfidis la duklandon Bavarujo al sia frato Henriko, kiu en 936/937 edziĝis kun Judith, la filino de Arnulf. Tiam la ĉefa linio de la luitpoldidoj estis intence preterpasita, kiu poste forte intermiksiĝis en la liudolfinga ribelo (ekde 953). Dum ĉi tiuj bataloj, palatina grafo Arnulf, filo de duko Arnulf, falis en 954 antaŭ Ratisbono.
Lia filo Berthold eĉ serĉis kontakton kun la hungaroj. Ĉar dukino Judith ne partoprenis en la ribeloj, Oto la 1-a konfidis al ŝi post la morto de ŝia edzo en 955 la kuratoreco super la neplenaĝa Henriko la 2-a. Kiam li plenaĝiĝis, li tamen ribelis kontraŭ la ota reĝeco, kaj Oto la 2-a sian venkon en 976 por severe puni la luitpoldidojn: ili rolo pli kaj pli malpligrandiĝis.
Duko Henriko la Kverelema estis senigita je sia ofico, kiu en 983 estis transdonita al Henriko la 3-a el la en 947 preterpasita linio de duko Berthold. Nur en 985 Henriko la 2-a ree ricevis la duklandon. Henriko la 3-a ricevis kompenson per la ekde 976 kreita duklando Karintio, al kiu estis aldonitaj ankaŭ la markiaj landoj en Italujo estantaj sub administrado bavara 952.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Walter Egger: Die letzte Luitpoldingerin. Vor 1000 Jahren starb in Regensburg die Herzogin Judith von Bayern. Apud: Altbayerische Heimatpost 28 (1976/30), 4.
- Eduard Hlawitschka: Beiträge zur Genealogie der Burchardinger und Luitpoldinger. Apud: Georg Jenal (eld.): Herrschaft, Kirche, Kultur. Stuttgart 1993, p. 203–217.
- Ludwig Holzfurtner: Die Luitpoldinger. Der Beginn des hochmittelalterlichen Bayern. Apud: Alois Schmid (eld.): Die Herrscher Bayerns. München 2001, p. 43–57.
- Ludwig Holzfurtner: Gloriosus Dux. Studien zu Herzog Arnulf von Bayern (907–937). Beck, München 2003, ISBN 3-406-10666-8.
- Emil Kimpen: Zur Genealogie der bayrischen Herzöge von 908–1070. Apud: Jahrbuch für fränkische Landesforschung 13 (1953), p. 55–83.
- Siegfried Moll: Das bayerische Geschlecht der Luitpoldinger. Apud: Chiemgau-Blätter 1996/52, p. 1–3.
- Kurt Reindel: Bayern unter den Luitpoldingern. Apud: Max Spindler (eld.): Handbuch der bayerischen Geschichte. Volumo I: Das Alte Bayern. Das Stammesherzogtum bis zum Ausgang des 12. Jahrhunderts. München ²1981, p. 277–301.
- Kurt Reindel: Die bayerischen Luitpoldinger von 893–989. Sammlung und Erläuterung der Quellen. München 1953.
- Friedrich Prinz: Das Herzogtum der Luitpoldingern. Apud: Max Spindler (eld.): Handbuch der bayerischen Geschichte. Volumo I: Das Alte Bayern. Das Stammesherzogtum bis zum Ausgang des 12. Jahrhunderts. München ²1981, p. 380–386.
- Alois Schmid: Das Bild des Bayernherzogs Arnulf (907–937) in der deutschen Geschichtsschreibung von seinen Zeitgenossen bis zu Wilhelm von Giesebrecht. Kallmünz 1976.
- Franz Tyroller: Die Ahnen der Wittelbacher zum anderen Male. Apud: Jahrbuch für fränkische Landesforschung 15 (1955), p. 129–155.
- Reindel, Kurt: "Luitpoldinger" - che: Neue Deutsche Biographie 15 (1987), p. 508-509