Luitpoldturm

La Luitpoldturm (esperante Luitpoldturo) proksime de Merzalben en la rejnlando-palatinata distrikto Südwestpfalz estas 34,6 m alta elrigardturo, kiu estis inaŭgurita en la jaro 1909. Ĝi staras sur la 610 m alta monto Weißenberg, unu el la plej altaj montoj de la Palatinata Arbaro. Ĝi estis konstruita el bunta sabloŝtono.
Geografia situo[redakti | redakti fonton]
La Luitpoldturm troviĝas en la Naturparko Palatinata Arbaro. Ĝi staras sur la teritorio de la komunumo Merzalben, vilaĝo kiu situas 7 km en okcidentsudokcidenta direkto kaj 1,3 km nordnordokcidente de la domareto Hermersbergerhof, kiu apartenas al la komunumo Wilgartswiesen.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Winfried Lang: Der Luitpoldturm und sein Panorama. Plöger, Annweiler 2009, ISBN 978-3-89857-254-5
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
49.2526111111117.8256388888889