Luiz Teixeira Silva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Luiz TEIXEIRA SILVA)
Luiz Teixeira Silva
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1922 (1922-03-01) (102-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Luiz TEIXEIRA SILVA, http://www.freire.med.br/tute/[rompita ligilo], estas brazila esperantisto kiu naskiĝis en la 1-a de marto 1922 en la urbo Lavras, subŝtato Minas Gerais. Tre fervora esperantisto, li kontaktiĝis kun esperanto pere de spiritisma revuo en jaro 1939 kiam li esperantistiĝis kaj ekde tiam gvidis kursojn diskonigante esperanton al sennombraj samurbanoj ĝis la hodiaŭaj tagoj. Ankaŭ li verkis en la internacia lingvo kaj skribas nuntempe en la revuo Brazila Esperantisto de Brazila Esperanto-Ligo.

Artisto, li pentras senlace la karakterizajn bildojn de sia urbo (pejzaĝojn, personojn, domojn, k.a) kaj faras perkrajonajn desegnaĵojn. Ne malmultfoje li ekspozicias siajn artaĵojn en urba spaco.