Lukács Patrubány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lukács Patrubány
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1861 (1861-01-23)
en Dumbrăveni
Morto 1-an de junio 1926 (1926-06-01) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj germanahungaraarmena
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo lingvisto • filologo
vdr

PATRUBÁNY Lukács (patruba:nj) estis hungara lingvisto, armenologo naskita en Erzsébetváros la 23-an de januaro 1861 kaj mortinta en Budapeŝto la 1-an de junio 1926.

Boigrafio[redakti | redakti fonton]

Lukács Patrubány studis en Universitato de Budapeŝto kaj en 1884 li akiris instruistan kaj filozofian doktortitolon. En 1900 li iĝis privatprofesoro pri armena lingvo kaj literaturo. Ekde 1882 li estis instruisto preskaŭ por 30 jaroj en Budapeŝto. Liaj studoj, lingvaj laboraĵoj aperis en eksterlandaj armenaj revuoj kaj revuo hungara Armenia, tiu de lasta publikis ankaŭ liajn armenlingvajn poemojn. Li redaktis ankaŭ lafakrevuon Sprachwissenschaftliche Abhandlungen.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Örmény tanulmányok (Armenaj studoj) (Bp., 1884);
  • Beiträge zur Armenischen Ethymologie (Kontribuaĵoj al armena etimologio) (Bp. 1897).

Fonto[redakti | redakti fonton]