Luke Perry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luke Perry
Persona informo
Naskonomo Coy Luther Perry III
Naskiĝo 11-an de oktobro 1966 (1966-10-11)
en Mansfield
Morto 4-an de marto 2019 (2019-03-04) (52-jaraĝa)
en Burbank
Mortis per apopleksio vd
Tombo Vanleer vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso • Vanleer vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Fredericktown High School vd
Familio
Edz(in)o Rachel Sharp vd
Infanoj Jack Perry vd
Profesio
Okupo aktoro • voĉaktoro • filmproduktoromodelo • televida aktoro vd
Aktiva dum 1982–2019 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Coy Luther "Luke" PERRY la 3-a (11a de Oktobro, 1966 – 4a de Marto, 2019) estis usona aktoro. Li iĝis porjunulara idolo ludante la rolon de Dylan McKay en la televida serio de Fox Beverly Hills, 90210 el 1990 ĝis 1995, kaj denove el 1998 ĝis 2000. Li stelulis ankaŭ kiel Fred Andrews en la serio de the CW Riverdale. Li havis gastrolojn en elstaraj programoj kiel Criminal Minds, Law & Order: Special Victims Unit, The Simpsons, kaj Will and Grace, kaj stelulis ankaŭ en kelkaj filmoj, kiel Buffy the Vampire Slayer (1992), 8 Seconds (1994), The Fifth Element (1997), kaj Once Upon a Time in Hollywood (2019), sia fina kinapero.

KLopode al serĉado de pli maturaj roloj, li decidis lasi Beverly Hills, 90210 en 1995. Tiun jaron, li partoprenis en la itala filmo Vacanze di Natale '95, ludante sin mem. Kvankam li anoncis, ke li jam forlasis 90210, lia foresto daŭris nur tri jarojn, kaj li revenis al la programo en 1998. Dum tiu tempo, Perry stelulis en la sendependa filmo Normal Life ku Ashley Judd,[1] stelulis en la televida sciencfikcia filmo Invasion (1997),[2] kaj en Riot (1997), dramo pri sociaj tumultoj en 1992 en Los-Anĝeleso.[3] Li havis malgrandan rolon en la sciencfikcia agadfilmo de Luc Besson The Fifth Element (1997). En 1998, li revenis al 90210, kie li restis kiel permanenta speciala gastostelulo laŭlonge de la fina sezono de la programo en 2000.[4] En 1999, li stelulis en la filmo Storm.

Perry suferis apopleksion hejme en Sherman Oaks, Los-Anĝeleso, la 27-an de Februaro, 2019. Post dua atako, lia familio decidis forigi lin el vivapogo,[5] kaj li mortis la 4an de Marto, 2019, estante 52-jaraĝa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Normal Life (1996)". Rotten Tomatoes. Alirita la 5an de Marto, 2019.
  2. "Invasion (1997)". All Movie. Alirita la 5an de Marto, 2019.
  3. "Riot in the Streets (1997)". All Movie. Alirita la 5an de Marto, 2019.
  4. "Luke Perry Is Dead at 52". Vogue. 4a de Marto, 2019. Alirita la 5an de Marto, 2019.
  5. Mayoras, Danielle kaj Andy. "Luke Perry Protected His Family With Estate Planning". Forbes. Alirita la 8an de Marto, 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]