Lukiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lucian Samosata.warj.png

Lukiano (greke Λουκιανὸς, latine Lucianus) estis konata helena verkisto de satiroj. Alinome Luciano de Samosato (en greka: Λουκιανὸς ὁ Σαμοσατεύς, latine: Lucianus Samosatensis; n. 125 – m. 180) estis filozofo epikura kaj komediisto kiu verkis en la greka, sed estis asiriano. Luciano naskiĝis en Samosato, kie hodiaŭ estas Turkio, sed tiame ĝi estis romia provinco.

Li estas konata pro sia spirita kaj mokema stilo. Inter liaj plej konataj verkaĵoj, estas: Vera historio (eble la unua verkaĵo sciencfikcia en la historio), Aleksandro la profetaĵvendisto, La morto de Peregrino, Vendado de kredoj, Dialogoj inter la dioj, kaj Dialogoj de la mortuloj.

Luciano admiris Epikuron kaj siajn verkaĵojn. Sia kritiko de Aleksandro la fraŭda profeto enhavas la laŭdon jenan al la Ĉefaj Doktrinoj sia filozofo preferita:

Kiajn benojn tiu libro kreas por siaj legantoj kaj kian pacon, trankvilecon, kaj liberon ĝi produkas en ili, liberante ilin de la teruroj kaj aspektoj kaj aŭguroj, de la vantaj esperoj kaj la ekstravagancaj deziregoj, evoluigante en ili inteligenton kaj veron, kaj vere purigante ilian komprenon, ne kun torĉoj kaj aliaj malsaĝecaĵoj, sed kun klara pensado, vereco kaj malkaŝemo.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]