Lukiano el Antioĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Teologo kaj martiro Lukiano el Antioĥio.

Lukiano el Antioĥio (235 ĉirkaŭ – Nikomedio, 7-an de Januaro de 312) estis kristana teologo, fondinto de la Lukiana skolo kaj subtenanto de doktrinoj proksimaj al tiuj de la estonta arianismo.

Lukiano eltenis martiriĝon kaj, do, la Katolika kaj Ortodoksaj Eklezioj, kune kun ĉiuj kiuj konfesas la komunecon kun la Sanktuloj, lin enirigis la kategorion de Sanktuloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la historio transdonita de Suido, Lukiano naskiĝie en Samosata de devotaj gepatroj kaj edukiĝis, stude kaj religie, en la najbara urbo Edeso sub la direkto de la konfesanto Makario. Ŝajnas, tamen, ke Suido ne distingis unu Lukianon el la alia (kristana verkisto samtempa).

Miniaturo de menologio de Bazilio la 2-a.

Junule, Lukiano estis ordinita sacerdoto inter la antioĥiaj klerikoj kaj, baldaŭ, akiris elstaran pozicion kiel dirigenton de la teologia skolo. Li estis akuzita pri adhero al la teologiaj tezoj de Paŭlo el Samosata (Triunuo reduktita al diteismo, nome pluraj dioj). Pro tio li estis devigita foreliri de la eklezio. Post longa rezisto, li konsentis kun la doktrinaj hordoksaj kaj reprenis la lernadon. Tamen ne multe estas konata pri lia vivo.

La opono al orientado alegorianta de la Skolo de Aleksandrio ĉe li, kiu reĵetis tiun sistemon komplete kaj ellaboris la sistemon de la laŭlitera interpreto kiu dominis en la orienta eklezio longatempe. Li, krome, kreis la teologian lukianan skolon kiu havis inter siaj disĉiploj Arion kaj Eŭsebio el Nikomedio (la baptinto de la imperiestro [[Konstantino la 1-a de la Romia Imperio|Konstantino la 1-a) kaj multaj aliaj teologoj kiujn poste oni trovos inter la sekvuloj de arianismo de Ario.

En lia kristologia sistemo, kompromiso inter modalismo kaj Subordiĝismo, la Logoso, kvanksm kreinto de ĉiuj estaĵoj, estis kreitulo, eĉ se supera kompare kun ĉiuj aliaj, Lukiano asertas ke La filo ne povas esti Dio ĉar kreita de la Patro. Spite de tia heterodoksismo, Lukiano estis homo de grandaj fido kaj virto[1]: fakte li ĝuis famon de sanktulo dum la imperiestro Maksimino Daia lin submetigis al varispecaj torturoj pro lia kristaniamo kaj fine lin martirigis per malsato kaj karcero. Li mortis pardonante persekutantojn kaj preĝante por la tutaj homaro kaj eklezio.

Teologio de Lukiano[redakti | redakti fonton]

La unua koncilio de Niceo en ortodoksa ikono.

Malfacilas la korepta rekontruo de la doktrina pozicio de Lukiano: la Lukiana skolo oponis al la alegoriismo de la Aleksandria skolo por sekvi la laŭliteran interpreton, kiel oni vidas en la lukiana komento pri la greka Biblio kaj ankaŭ en la Passio Luciani (rakonto pri lia morto) kaj en la restaurado de Drepanum (Heliopolo) kaj en aliaj cirkonstancoj menciitaj en la Eklezia historio de Filostorgio.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Konstantino la 1-a kaj Helena kun la Vera kruco.

La Katolika Eklezio la 7-an de januaro kaj tiu Ortodoksa la 15-an de oktobro, liturgie festas la martiron sanktan Lukianon: en malsamaj datoj tion faras ĉiuj kristanaj eklezioj kiuj konfesas la Komunecon kun la sanktuloj.

En 330 la imperiestro Konstantino la 1-a, por kontentigi sian patrinon Helenan fondis en Heliopolo mauzolean centron kie oni liturgie celebris sanktan Lukianon. La mortajn restaĵojn de Lukiano estis translokitaj al Romo intervene de Karolo la Granda: la samajn, poste oni translokigis al landeto Sankta Lukiano" en la provinco de Kaserto, kie jam prosperis devotecon al la sanktulo.

Verkoj de Lukiano[redakti | redakti fonton]

La memoro de Lukiano estas ligita ankaŭ al lia influo sur la bibliaj studoj: lia laŭlitera interpreto favoris al la serĉado de la origina teksto, do al la teksta kritiko jen hebrea jen greka.[2].

Rufino transdonis memoron pri lia apologetika oracio.[3]. Suido aludas ankaŭ al iuj liaj epistoloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Eŭsebio de Cezareo, Eklezia historio, VIII, xiii, 2.
  2. [Sankta Hieronimo]], De Viris Illustribus III. lxxvii Praef. ad Paralip.; Adv. Rufium xxvi, Epis., 106
  3. Rufino, Storia Ecclesiastica, IX, vi.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Otto Badenhewer, Geschichte der altkirchlichen Literatur, vol. II, Freiburg im Breisgau 1903, pp. 235-241.
  • Gustave Bardy, Recherches sur Saint Lucien d'Antioche et son école, Parigi 1936.
  • Adolf von Harnack, Die Chronologie der alchristlichen Litteratur bis Eusebius, vol. II, Leipzig 1958, pp. 138-146;
  • Batifol, Étude d'hagiographie arienne; La Passion Saint Lucien d'Antioche, in Compte-rendu au Congrès scientifique international des Catholiques Paris 1891, sect. 11, pp. 181-186.
  • John Henry Newman, The Arians of the Fourth Century, London: Longmans, 1871.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]